Malojo (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Malojo
Rigardo al Sankt-Maŭrico kaj la lagoj
Mapo de la distrikto Malojo
Administra divido de Kantono Grizono
Kantono Grizono
Ĉefloko Samedan
Koordinatoj  46° 32′ N 9° 52′ O / 46.533 °N, 9.867 °O / 46.533; 9.867 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ N 9° 52′ O / 46.533 °N, 9.867 °O / 46.533; 9.867 (mapo)
Areo 973,61 km²
Loĝantardenseco 19,1 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1827
vdr


La distrikto Malojo (en la germana lingvo Bezirk Maloja, en la romanĉa lingvo District da Malögia, kaj en la itala lingvo Distretto di Maloggia) estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 18586 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Samedan.

Geografio

La distrikto Malojo konsistas el la romanĉlingva Supra Engadino nordoriente de Malojo-Pasejo kaj la itallingva valo Bregaglia sudokcidente de la pasejkulmino.

Komunumoj de la distrikto Malojo

La distrikto Malojo konsistas (stato en 2011) el 12 komunumoj en du komunumaroj, el kiuj la turisma loko Sankta Maŭrico estas la plej granda. Jen la listo:

Komunumaro Bregaglia

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bregaglia Bregaglia 1613 251.45 3792
Totale 1 1613 251,45 -

Komunumaro Supra Engadino

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bever Bever 648 45.75 3781
Celerina/Schlarigna Celerina/Schlarigna 1488 24.02 3782
La Punt-Chamues-ch La Punt-Chamues-ch 719 63.27 3785
Madulain Madulain 202 16.28 3783
Pontresina Pontresina 2004 118.19 3784
Sankta Maŭrico Sankta Maŭrico 5175 28.69 3787
Samedan Samedan 2976 113.80 3786
S-chanf S-chanf 682 138.03 3788
Silso en Engadino Silso en Engadino 754 63.57 3789
Silvaplana Silvaplana 1002 44.77 3790
Zuoz Zuoz 1323 65.79 3791
Totale 11 16973 722,16 -

Historio

La unua dokumenta mencio de Malojo datiĝas el la jaro 1244 kiel Malongum. La distrikto Malojo estis fondita kadre de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851 el la komunumaroj Bregaglia (germane Bergell) kaj Supra Engadino. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj