Malomajako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Malomajako
ruse Малый Маяк
ukraine Малий Маяк
krime-tatare Büyük Lambat
Apartenas al: Aluŝta municipo, Malomajaka komunumo
Koordinatoj: 44° 37′ N, 34° 21′ O (mapo)44.61444444444434.353888888889Koordinatoj: 44° 37′ N, 34° 21′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~300 m
Loĝantaro: 2205 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98540
Telefonkodo: +380-6560
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Bujuk-Lambat (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata

Malomajako (Krimeo)
Malomajako (Krimeo)
DMS
Malomajako
Malomajako
Malomajako
Situo de Malomajako sur la mapo de Krimeo
Malomajako (Aluŝta municipo)
Malomajako (Aluŝta municipo)
DMS
Malomajako
Malomajako
Malomajako
Situo de Malomajako sur la mapo de la Aluŝta municipo (la Malomajaka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Malomajako (ruse Малый Маяк, ukraine Малий Маяк, krime-tatare Büyük Lambat) estas vilaĝo en la Aluŝta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La vilaĝo troviĝas ĉe la aŭtoŝoseo Jalto-Aluŝto-Simferopolo, 10 kilometrojn okcidente de Aluŝto. Malomajako estas administra centro de la samnoma komunumo kaj ĉiam pli populariĝas kiel ripoz- kaj kurac-loko.

Historio

Sur la teritorio de moderna Malomajako estis trovitaj la restaĵoj de la homa aktivado, kiuj apartenas jam al paleolitiko. Plej frue la vilaĝo estas menciita en la skribaj fontoj en la jaro 1652.

La historia krime-tatara nomo de la vilaĝo laŭvorte signifas "granda lumturo", dum la modernaj rusa kaj ukraina nomoj (ekde 1945) signifas "malgranda lumturo".

En la sovetia tempo la vilaĝo evoluis ĉefe kiel vitej-prilabora centro kaj ankaŭ kiel ripoz-kuraca regiono (en la vilaĝo oni konstruis kelkajn ripozejojn, ankaŭ la porinfanajn).

Nuntempo

En la loĝloko loĝas 2205 homoj (laŭ la censo de la jaro 2001). Ĝi estas transporte (buse kaj trolebuse) ligita al Aluŝto kaj Jalto. Funkcias kelkaj grandaj ripozejoj; prosperas ankaŭ la "neorganizita" ripozado (kiam la ripozantojn gastigas la lokaj loĝantoj). Apud la vilaĝo troviĝas sufiĉe granda gruz-minejo, kiu estas ĝia ĉefa industria entrepreno.

En la loĝloko troviĝas kelkaj relative popularaj vidindaĵoj, i. a.:

  • Kabo Plako kun bela kreko apud ĝi
  • Malnova parko "Karabaĥ" (antaŭe ĝi apartenis al la bieno de nobelo P. I. Keppen)
  • Bien-domoj de nobeloj Rajevskij kaj Gagarin
  • Palaceto "Karasan" konstruita en maŭra stilo - iama bieno de generalo Rajevskij
  • Karasana parko
  • La monto Paragilmeno
  • Akvofonto Ak-Ĉokrak

Eksteraj ligiloj


La loĝlokoj de la Aluŝta municipo

Urboj Aluŝto
Urbotipaj loĝlokoj Partenito
Vilaĝoj: GeneralskojeIzobilnojeKiparisnojeLavrovojeLuĉistojeMalomajakoMaloreĉenskojeNiĵneje ZaprudnojeNiĵnjaja KutuzovkaPrivetnojePuŝkinoRibaĉjeSolneĉnogorskojeVerĥnaja KutuzovkaZaprudnojeZelenogorje
Loĝloketoj BondarenkovoĈajkaLavandaLazurnojeRozovijSemidvorjeUtjosVinogradnij