Malpartida de Cáceres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Malpartida de Cáceres
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Víctor del Moral
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 4.461  (2008)
Geografio
Areo 33,73
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Malpartida de Cáceres.JPG

Malpartida de Cáceres estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.


La loĝantoj nomiĝas malpartideños. La censita populacio en 2008 estis de 4.461 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Malpartida de Cáceres estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 371 m; je nur 11 km de Cáceres, provinca ĉefurbo (al kiu ĝi funkcias kiel kvartalo aŭ dormurbo) kaj je 71 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 33,73 km². Ĝi situas je la koordenatoj:

  • Latitudo: 39º 24’ 25’’ – 39º 28’ 30’’ N
  • Longitudo: 2º 26’ 10’’ - 2º 51’ 30’’ Ok

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis setlejoj en la epokoj prahoma, antaŭromia, romia, islama kaj mezepoka. La fondo kiel vilaĝo eble datiĝas de la 13a jarcento post la Reconquista de Cáceres. En la 16a jarcento okazis la etendo de la kerno, kiel urba disvolvado de stratoj ampleksaj kaj rektaj kun forma triangula, formata de blankaj domoj. En 1833 Malpartida sendependiĝas de Cáceres.

Kiam oni konstruis la fervojon en la 19a jarcento, la stacion por Arroyo de la Luz kaj Malpartida de Cáceres oni konstruis en intermeza punkto en loko apartenanta al municipo de Cáceres. Ĉirkaŭ tiu stacio aperis la domaron de Estación Arroyo-Malpartida, kiu enhavis ĝis 1000 loĝantoj kaj aktuale, post la fermo de la stacio, estas preskaŭ senhoma.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Popola arkitekturo de blankaj domoj kun grandaj kamenoj.
  • Iglesia de nuestra señora de la Asunción en Malpartida de Cáceres.jpg
    Preĝejo de Ntra. Sra. de la Asunción. De la 16a jarcento kun diversaj stiloj: la interno kaj kelkaj partoj de la ekstero estas gotikaj, la pordo estas renesanca kaj la retablo baroka.
  • Ermitejoj:
    • Ermita de San Antonio en Malpartida de Cáceres.jpg
      San Antonio. Eble la unua preĝejo de la vilaxo, de la dua duono de la 15a jarcento kaj volbo de la 16a jarcento.
    • Ermita de los Santos Mártires en Malpartida de Cáceres.JPG
      Santos Mártires.
    • Ermita de Santa Ana en Malpartida de Cáceres.JPG
      Santa Ana. Konstruita en la 16a jarcento
    • Ermita de La Soledad.jpg
      La Soledad. De fino de la 17a jarcento aŭ komenco de la 18a jarcento.
  • Multaj palacoj kaj blazonaj domegoj de riĉaj kaj nobelaj familioj.
  • La Muzeo Narbón. Pri la pentristo Juan José Narbón.
  • La Lanlavejo. Konstruita en la 18a jarcento ĉe la laguno Barrueco de Abajo. Grava montro de industria arkitekturo. La lavado de lano gravis por Malpartida dum la 19a jarcento. Laboris tie pli da cento da laboristoj, kiuj fortondis la ŝafojn, lavis ties lanon kaj sendis ĝin por la tekstila industrio de Portugalio kaj la Nordo de Eŭropo. Nuntempe gastigas la muzeon de moderna arto Vostell-Malpartida.
  • Natura loko Los Barruecos ĉirkaŭ laguno ĉe la Lanlavejo kaj la Muzeo. En la laguno estas fiŝoj kaj emidoj. Sur rokegoj de granitoj nestumas multaj paroj de blanka cikonio, malkutime ĉe ili, kiuj plej ofte nestumas sur altaj konstruaĵoj aŭ sur arboj. Arkeologia kuŝejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj konstruado lastatempe. Turismo ĉefe danke al proksimeco de Cáceres.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]