Malpartida de la Serena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Malpartida de la Serena estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro kaj komarko de La Serena kiel videblas en la nomo.

La loĝantoj nomiĝas malpartideños. La censita populacio en 2008 estis de 676 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Malpartida de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 479 m; je 151 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 26,3 km². Ĝi estas prosime kaj en la zona de influo de Zalamea de la Serena.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.


Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj eĉ el la Paleolitiko kaj el la Neolitiko.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

Dum la romia epoko Malpartida de la Serena jam estis loĝata kaj oni trovis restaĵojn el tiu epoko kaj ĉefe tomboŝtonojn kiel tiu dediĉita al iu Lucila Norba reuzata en strata domo kaj tiu de iu Cornelia Marcelia nune en la Placo de Hispanio, kiel tiu de Cornelio Equino.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Ne estas restaĵoj el tiu epoko krom kelkaj toponimoj kaj legendoj pri maŭroj. La konkero fare de la kristanoj de la loko okazis ĉirkaŭ 1256, eble fare de la Superulo de la Ordeno de Alcántara García de Barrantes. La vilaĝeto dependis ene de la Senjorlando de Magacela de Benquerencia de la Serena.

Edad Moderna[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo restis en la teritorio kontrolata de la Respubliko. Dum la unuaj tagoj de la milito okazis evento en la vilaĝo ĉar eksplodis io en la pinto de la turo de la preĝejo kaj mortis junulo. La tuta komarko restis en la respublika flanko ĝis julio de 1938, ĉar la militfronto lokiĝis ĉe la vilaĝoj de Peraleda del Zaucejo, Zalamea de la Serena, Higuera de la Serena, Valle de la Serena, Don Benito, Mengabril, Medellín kaj Navalvilar de Pela, ĉiuj en la respublika teritorio.

Festoj[redakti | redakti fonton]

La Jira[redakti | redakti fonton]

Kamparfesto koincide kun la fino de la Sankta Semajno marde de Paskvo; tio okazas ĉe la rivero Guadalefra kie oni manĝas tipajn printempajn manĝajojn.

Kamparfesto de Sankta Isidro[redakti | redakti fonton]

Ĉiu 15a de majo oni celebras la tradician kamparfesto de Sankta Isidro Kamparano. Okazas koncentrado en la placo kun ornamitaj ĉaroj kaj oste oni iras al la ermitejo je 2 km. En la kamparo okazas manĝado kaj dancado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]