Malpiga tubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malpigaj tuboj estas la ĉefaj organoj de ekskrecio kaj osmoreguligo ĉe la insektoj. Ili helpas la insektojn teni akvon kaj elektrolitojn en ekvilibro. Malpiga devenas de la nomo de la itala kuracisto kaj anatomo Marcello Malpighi.

La tuboj estas longaj, maldikaj elkreskaĵoj de la nutrokanalo, ĉiu konsistanta el unuopa tavolo da ĉeloj, kaj fermita ĉe la fino; ili kuniĝas kun la kanalo ĉe la junto inter la ventriklo kaj postintesto. Koĉoj havas nur du, sed grandaj specoj de lokusto povas havi ĝis 200. Afidoj estas la solaj insektoj sen malpigaj tuboj.

Antaŭ-urino formiĝas en la tuboj, kiam la nitrogena ekskrecio kaj elektrolitoj (natrio, kalio kaj ureata acido) estas transportataj tra la finoj de la tuboj. Akvo sekvas. La antaŭ-urino, kune kun digestita nutro, kuniĝas en la postintesto. En tiu momento, ureata acido precipitiĝas, kaj natrio kaj kalio estas aktive sorbataj de la postintesto, kune kun akvo, per osmozo. Ureata acido restas kaj miksiĝas kun fekaĵoj, nun preta por ekskrecii.