Malplej evoluigitaj landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mondmapo de la malplej evoluigitaj landoj laŭ la stato de 2006, la Maldivoj ekde la jaro 2011 ne plu konsideriĝas malple evoluigita lando

La termino malplej evoluigitaj landoj - angle least developed countries, LDC) signas sociekonomikan ŝtatan statuson difinitan per la Unuiĝintaj Nacioj, kiun laŭ stato de majo 2006 havas tutmonde 48 el la evolulandoj. Tiuj ekonomike aparte malfortaj ŝtatoj ofte ankaŭ nomatas Kvara Mondo.

Termino[redakti | redakti fonton]

La nocio malplej evoluigitaj landoj aŭ least developed countries foje erare uzatas sinonime al la nocioj malpli evoluigitaj landoj (angle less developed countries), evolulandoj (angle developing countries) aŭ triamondaj ŝtatoj. Atentindas tamen ke malplej evoluigitaj landoj signife pli malfortas kaj multe pli dependas de ekstera subteno ol less developed countriesdeveloping countries. La ekonomie malpli precize difinita termino de "triamondaj ŝtatoj" ampleksas multe pli vastan gamon da ŝtatoj.

La kategoriigo de malplej evoluigitaj landoj forte orientiĝas laŭ la indico de homa disvolviĝo, angle nomata human development index (HDI), kiu ĉiujare kreiĝas kadre de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, por mezuri la evoluon de lando rilate al ekonomiaj kaj sociaj kriterioj. Ĉi-kontekste la malplej evoluigitaj landoj estas la grupo de landoj fine de la indica listo. Tamen ekzistas disputoj ĉu la kriterioj de la indico de homa disvolviĝo entute pravigas grupigon en tia listo, aŭ ĉu tia elkalkulo de indico entute havas sencon, kaj sekve ankaŭ la kategoriigo de ŝtatoj en grupo de "malplej evoluigitaj landoj" estas pridisputata.

Komune kun la malmaraj evolulandoj kaj la insuletaj evolulandoj (angle small island developing states, SIDS), la malplej evoluigitaj landoj ekde la jaro 2001 estas reprezentataj per alta reprezentanto de la oficejo OHRLLS ("Office of the High Representative for Least Developed Countries, Landlocked Developing Countries and Small Island Developing States", oficejo de la alta reprezentanto por malplej evoluigitaj landoj, malmaraj evolulandoj kaj insuletaj evolulandoj). Sekve de rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj tiu oficejo instaliĝis ĉe la sidejo de la internacia organizaĵo en Novjorko, por helpi en la kunordigo de diversaj projektoj kaj programoj subtenaj al tiuj landaroj. Internacia politika temaro, en kiu la landaroj aparte atentatas, estas la internacia politiko cele al limigo de la tutmonda varmiĝo. Jam en la kadra interkonsento pri klimatoŝanĝiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle mallongigita UNFCCC) fiksiĝis la decido ke la membroŝtatoj en financado kaj teknologia transdono aparte konsideru la bezonojn de la malplej evoluigitaj landoj, kaj tion realigas apartaj programoj kaj specifa financiga fondaĵo.[1]

Aktualaj malplej evoluigitaj landoj[redakti | redakti fonton]

Azio Afriko
Flago-de-Afganio.svg Afganio* Flago-de-Angolo.svg Angolo Flago-de-Malio.svg Malio*
Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio
Flago-de-Butano.svg Butano* Flago-de-Etiopio.svg Etiopio* Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko
Flago-de-Jemeno.svg Jemeno Flago-de-Benino.svg Benino Flago-de-Niĝero.svg Niĝero*
Flag of Cambodia.svg Kamboĝo Flago-de-Birmo.svg Birmo* Flago-de-Ruando.svg Ruando*
Flago-de-Laoso.svg Laoso* Flago-de-Burundo.svg Burundo* Flago-de-Zambio.svg Zambio*
Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo Flago-de-Sao-Tomeo-kaj-Principeo.svg Sao-Tomeo kaj Principeo**
Flago-de-Birmo.svg Birmo Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio Flago-de-Senegalo.svg Senegalo
Flago-de-Nepalo.svg Nepalo* Flago-de-Eritreo.svg Eritreo Flago-de-Siera-Leono.svg Siera-Leono
Flago-de-Orienta-Timoro.svg Orienta Timoro** Flago-de-Gambio.svg Gambio Flago-de-Somalio.svg Somalio
Oceanio Flago-de-Gvineo.svg Gvineo Flago-de-Sudano.svg Sudano
Flago-de-Kiribato.svg Kiribato** Flago-de-Gvineo-Bisaŭa.svg Gvineo Bisaŭa** Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
Flago-de-la-Salomonoj.svg Salomonoj** Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano Flago-de-Togolando.svg Togolando
Flago-de-Samoo.svg Samoo** Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj** Flago-de-Ĉado.svg Ĉado*
Flago-de-Tuvalo.svg Tuvalo** Flago-de-Lesoto.svg Lesoto* Flago-de-Ugando.svg Ugando*
Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo** Flago-de-Liberio.svg Liberio Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko*
Karibio Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro ankaŭ en la grupo de malmaraj evolulandoj [2]
** ankaŭ en la grupo de insuletaj evolulandoj [3]
Flago-de-Haitio.svg Haitio** Flago-de-Malavio.svg Malavio*

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. anglalingva retejo de la kadra interkonsento pri klimatoŝanĝiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle mallongigita UNFCCC) pri la aparta klimatopolitika subteno de la malplej evoluigitaj landoj
  2. angle landlocked developing countries, LLDC
  3. angle small island developing states, SIDS