Malproksimeco (fotado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malproksimeco de fokusado de objektivo estas distanco de ĉefa antaŭa ebeno de objektivo ĝis ebeno kun ideala akreco.

Objektoj, kiuj estas de objektivo en ĉi tiu distanco, estas fotataj sen aldona malakreco. Ĉirkaŭ ebeno kun ideala akreco estas akre bildata spaco, objektoj en ĝi estas fotataj sufiĉe akre (laŭ iu kriterio) sed ne tiel akre kiel eblus.

En objektivo de fotilo plejofte eblas ŝanĝi la malproksimecon de certa minimumo ĝis malfino.