Malrespekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Malrespekto estas forta emocia malaprezo kaj takso de malalta valoro, kiun oni atribuas al certa homo (eventuale ankaŭ de si mem), al certa homgrupo, institucio aŭ la homaro ĝenerale.

La esperanta vorto ne lasas dubon, ke la mala koncepto estas la respekto.

Ekesto de malrespekto[redakti | redakti fonton]

Malrespekto ekestas pro la takso, ke alia persono aŭ personaro havu tro malaltan valoron. En strikte hierarkiaj kulturoj malrespekto do kaŭziĝas pro la socia rango aŭ prestiĝo, kiun havas persono, kaj direktiĝas al la personoj de pli malalta socia rango aŭ prestiĝo. En elitaj kulturoj malrespekto ekestas pro la konvinko, ke certa persono ne ‘’meritas’’ la socian rangon aŭ prestiĝon, kiun ĝi havas.[1] Tiam ĝi povas direktiĝi ankaŭ al person(ar)o de pli alta socia rango aŭ prestiĝo.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa efiko de malrespekto estas daŭra malestimo kaj malŝato de la koncerna persono, socia grupo aŭ institucio en ĉiaj eblaj kontekstoj, kaj koresponda ne-atento de la person(ar)o.[2]

Sociologiaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

El sociologia vidpunkto, malrespekto kiel sinteno kaj socia puno pro malŝatata konduto estas centra ero de "hontaj kulturoj". Kiel forta formo de ekskludo el la merita kerno de la socio, la malrespekto celas forpreni de la malrespektato meriton, honoron, statuson kaj prestiĝon, celas humiligi lin aŭ ĝin. Ankaŭ en la nuntempaj kulturoj de la industriaj nacioj socia malrespekto kaj respekto en iuj subkulturoj havas gravan rolon, de la grupoj de adoleskuloj ĝis la konkurenco inter elstaraj universitataj sciencistoj. Se psikologo, kiu esploras la konduton inter geedzoj, trovas pruvon de malrespekto en tiu konduto, eblas tre fidinda prognozo pri posta divorco.

En "kulpaj kulturoj" la signaligo de respekto kaj malrespekto en la socia interago multe malpli fortas, kvankam tamen eventuale tute fortas ĝia signifo.[3] En tiuj kulturoj la fokuso ne estas, ke malrespektata reatingu sian honoron, sed ke "kulpinto" pentu sian kulpon.

La mezepoka malrespekto al certaj profesioj estas ekskludiga karakterizaĵo de la tiutempa societo de gildoj. Kvankam la mezepoka kulturo longe pasis, la tradicio de malrespekto de certaj profesioj ĝis la nuntempo kaŭzas, de la anoj de tiuj profesioj – ekzemple lakeoj aŭ purigistoj - dum sia laborado estas ne-atentataj de aliaj personoj.

Aspektoj laŭ la psikologio de emocioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la psikologio de emocioj, malrespekto aŭ konsideriĝas speciala formo de naŭzo[4] aŭ de ĉagreno respektive kolero)[5] aŭ kiel miksaĵo de ambaŭ emocioj.[6].

Laŭ la vidpunkto de iuj esploristoj pri la psikologio de emocioj, ekzemple Paul Ekman, malrespekto apartenu al la bazaj homaj emocioj, kies miena esprimo estas fiksita denaske. Ĝi samu en ĉiuj kulturoj kaj transkulture estu rekonata.[7] Laŭ aliaj, ekzemple Robert Plutchik, malrespekto ne estu baza emocio, sed rezulto aŭ kunmetaĵo el aliaj bazaj emocioj (naŭzo kaj ĉagreno)[6]

Beletro[redakti | redakti fonton]

Literature la malrespekto de unuopulo al alia homo, certa homgrupo aŭ la homaro ĝenerale multfoje estis temo, ekzemple en la germanlingva poemo "Der Handschuh" ("la ganto") de Friedrich Schiller.

"Malrespekta gesto" estas metaforo uzata en pluraj eŭropaj naciaj lingvoj, ekzemple france "un geste de mépris" ekzemple en la verkaro de Honoré de Balzac kaj Émile Zola; aŭ germane "verächtliche Gebärde" ekzemple en la verkaro de Willi Bredel, Max von der Grün, Carlo Mierendorff], Otto Stoessl kaj Ernst Wiechert.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miller, W. I., The Anatomy of Digust ["La anatomio de malrespekto"], Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono: eldonejo de universitato Harvard 1997.
  2. Oatley. K./Johnson-Laird. P. N., The Communicative Theory of Emotions. Empirical Tests. Mental Models. and Implications for Social Interaction ["La komununika teorio de emocioj: empiriaj testoj, mensaj modeloj, kaj implikoj por social interago"], en: L. L. Martin Sr./A. Tesser (eldonintoj) Striving and Feeling. Interactions Among Goals, Affect and Emotion ("Strebado kaj Sentado: Interagoj inter celoj, afekcio kaj emocioj"), Mahwah, Novjorkio: eldonejo ErIbaum 1995.
  3. Komparu la germanlingvan artikolon Achtung de Hartmann Tyrell kaj Rüdiger Lautmann, en la verko "Lexikon zur Soziologie" ["leksikono pri sociologio"] de W. Fuchs-Heinritz kaj aliaj, 4-a eldono, Opladen, Germanio 2007, p. 12 kaj sekvaj
  4. Ekman, P./Friesen, W. V., Unmasking the Face. A Guide to Recognizing Emotions from Facial Clues ["Senmaskigante la vizaĝon: Gvidilo por rekono de emocioj el mienoj"], Englewood Cliffs, Novĵersejo: eldonejo Prentice-Hall 1975.
  5. Plutchik. R., Emotion. A Psychoevolutionary Synthesis ["Emocio:psikoevolua sintezo"]. Novjorko: eldonejo Harper kaj Row 1980
  6. 6,0 6,1 Plutchik, R., Emotions and Life. Perspectives from Psychology, Biology, and Evolution ["Emocioj kaj vivo: Perspektivoj el psikologio, biologio kaj evoluo"], 2002, ISBN 1557989494.
  7. ekzemple germanlingve Paul Ekman: Gefühle lesen - Wie Sie Emotionen erkennen und richtig interpretieren, ["Legi sentojn – kiel ekkoni kaj ĝuste interpreti emociojn"], Munkeno 2004, akademia eldonejo Spektrum, ISBN 3-8274-1494-6