Malriĉo de la stimulo argumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La 'malriĉo de la stimulo' argumento estas speco de la problemo de necerteco inter datumo kaj teorio kiu asertas ke gramatiko ne estas lernebla nur per la lingvaĵoj prezentitaj al infanoj. Tiel, la argumento kontraŭas empirismajn ideojn de lingvo-akiro. Male, la argumento kutime estas uzata por apogi lingvo-denaskismo ĉar ĝi rezultas en la konkludo ke kono de partoj de gramatiko devas esti denaska.


Resumo de la argumento[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistas kelkaj versioj, la argumento kutime havas la jenan formon:

  • Premisoj:
  1. Estas skemoj en ĉiuj naturaj lingvoj (do homaj lingvoj) kiu ne estas lerneblaj por infanoj nur per pozitiva atesto. Pozitiva atesto estas la aro de gramatikaj frazoj disponebla al la lingvo-lernanto, per aŭskultado. Negativa atesto estas informo pri kio estas negramatika. Ekzemple, kiam gepatroj korektas la diraĵojn de infano, tiam la infano akiras negativan ateston.
  2. Infanoj nur observas pozitivan ateston por ĉi tiuj specialaj skemoj. Ekzemple, ili nur aŭdas ĝustajn frazojn, neniam malĝustajn frazojn, kun tia skemo.
  3. Infanoj ja ellernas la ĝustan gramatikon de siaj gepatraj lingvoj.
  • Konkludo: Pro tio, homoj devas havi ian denaskan lingvo-kapablon, kiu disponeblas kroman konon al lingvo-lernantoj.

Valideco de la argumento per si mem ne estas pridubata. Neniu kontraŭus ke la konkludo sekvas el la tri primisoj, se oni akceptas ilin. Sed ĉiu premiso estas pridubita de ne-Ĉomskianoj.

Pri la unua premiso oni dubas ĉar oni sukcesis lernigi simplan gramatikon al konektismaj modeloj, nur per pozitiva atesto. Multaj dubas ĉu parolata lingvo fakte enhavas senfinan rekursion, kaj tio estas la ĉefa argumento por bezoni negativa atesto (kiel Gold (1967) asertas).

Due, oni ankaŭ pridubas ĉu infanoj neniam ricevas negativan ateston. Oni povas aserti ke infanoj lernas statistike, kaj tiukaze negativa atesto abundas, ĉar malofteco povas signifi negativan ateston (Pullum, 1996).

Laste, oni pridubas ĉu infanoj vere ellernas la tutan, ĝustan gramatikon. Ŝajnas ke ĉiu parolanto povas havi subtile malsaman ideon de gramatiko.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bates, E. and Elman J. (1996). Learning Revisited. Science 274 (5294), 1849-1850.
  • Chomsky, N. (1980). Rules and representations. Oxford: Basil Blackwell.
  • Chomsky, N. (1988). Language and problems of knowledge. Cambridge, Massachusetts: MIT Press.
  • Gold, E. (1967). Language identification in the limit. Information and Control 10, 447-474.
  • Johnson, Kent. (2004). Gold's theorem and cognitive science. Philosophy of Science 71, 571-592.
  • Kaplan, F., Oudeyer, P-Y., Bergen B. (in press) Computational Models in the Debate over Language Learnability, Infant and Child Development.PDF
  • Marcus, Gary F. (1993). Negative evidence in language acquisition. Cognition 46 (1), 53-85.
  • Pullum, Geoffrey K. (1996). Learnability, hyperlearning, and the poverty of the stimulus. In Proceedings of the 22nd Annual Meeting of the Berkley Linguistics Society: General Session and Parasession on the Role of Learnability in Grammatical Theory, ed. J. Johnson, M.L. Juge, and J.L. Moxley, 498-513. Berkeley, California. HTML
  • Pullum, Geoffrey K., Scholz, Barbara C. (2002). Empirical assessment of stimulus poverty arguments. The Linguistic Review 19. 9–50. PDF
  • Lasnik, Howard and Juan Uriagereka. (2002). On the Poverty of the Challenge. The Linguistic Review 19. 147-150. [1]
  • Reich, P. (1969). The finiteness of natural language. Language 45, 831-843.
  • Solan, Z., Horn, D., Ruppin, E., and Edelman, S. (2005). Unsupervised learning of natural languages. Proceedings of the National Academy of Sciences 102 (33), 11629-11634.