Malsana kolektemo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loĝejo de malsanulo.

La malsana kolektemo estas psikologia malsano, kiu malebligas por la persono enrubujigon de neuzeblaj aŭ superfluaj objektoj, rubaĵoj kaj eĉ instigas ĝin al kolekto de tiaj objektoj surstrate, el rubejoj, konatuloj ktp. Tiel la loĝejo tiel pleniĝas, ke ĝi iĝas neloĝebla en normala senco. La malsanulo estas komparita al hamstro, kiu besto - por travivi la vintron - kolektas tiom da nutraĵo, ke ĝi apenaŭ povas eniri la engrundan loĝejon.

Tiu malsana stato povas atingi tian gradon, ke tio danĝerigas ne nur la personon mem, sed ankaŭ ties medion per vundiĝo, infektado, fajroestiĝo. La persono iĝas ofte ekskludita el la socio, ĉar la fiodoro de kolektitaj aĵoj penetras ĉion, lian/ŝian vestaĵojn.