Malsano de Basedow

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malsano de Basedow, ankaŭ nomata malsano de Gravesmalsano de Graves-Basedow estas malsano en tiroido. Malkrovis ĝin Robert James Graves kaj Karl Adolph von Basedow sendepende ĉirkaŭ 1840.

La Basedowa malsano estiĝas, kiam la hipertrofiita (trograndiĝinta) tiroida glando enverŝas en la sangon sian sekreciaĵon tro abundan aŭ difektŝanĝitan. Aperas tiam simptomoj de nerva toksiĝo ĉe la komenco: maltrankvileco, palpitacioj, incitiĝemo, sendormeco, malvigleco. Poste aperas konstanta tro rapida pulso; mola, sendolora, ofte pulsanta strumo (kropo); elstarantaj okuloj, kaj tremantaj manoj. La fizionomio estas karakteriza: fiksa rigardo, tro vasta interpalpebra aperturo, senpalpebrumado. Kiam la paciento rigardas malsupren, la supra palpebro ne sekvas la okulon, kiel ĉe sana homo, sed restas senmova. La okuloj estas brilaj kaj malsekaj. Kiam la eksoftalmio (troelstarantaj okuloj) estas tre granda, povas okazi inflamo kaj eĉ detruo de la korneo.

La haŭto estas malseka kaj ŝvitema. Kelkfoje aperas iom da febro. Malgraŭ bona apetito la paciento kontinue malgrasiĝas. Liaj haroj ofte defalas kaj liaj ungoj iĝas rompiĝemaj. La kora aktiveco kreskas kaj ties batado povas atingi ĝis 160 ĉiuminute, ne malkreskante dum la ripozo. Oftaj laksoj intensigas la malgrasiĝon. Glikozo en urino povas aperi post enstomakigo de malgranda kvanto da sukero. La nerva maltrankvilo manifestiĝas per angoro, agitiĝo kaj tremantaj movoj, naŭzo, kordoloro, ŝvitatakoj kaj kramfoj, kiuj povas konduki eĉ al mensa perturbo. Pro muskola atrofio povas prezentiĝi gamba malforteco. Sen trafa kuracado, aparte en malfavoraj vivkondiĉoj, la morto fine alvenas pro kora trolaciĝo.

Ŝablono:LigoLeginda