Malsanulejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de granda malsanulejo en Singapuro.

Malsanulejo estas kuraca institucio destinita al kuracado de homoj. Malsanulejo estas parto de san-sistemo. Ekzistas kaj publikaj (ŝtataj), kaj privataj kaj duon-privataj malsanulejoj.

La plej kutima tipo de malsanulejo estas ĝenerala malsanulejo, kie oni traktas plej diversajn malsanojn kaj vundojn. Tre grandaj malsanulejoj estas nomataj medicinaj centroj kaj iĝis la preferata vojo de disvolviĝo de sanprotektado en multaj landoj.

Ekzistas ankaŭ specialaj malsanulejoj, kiuj, ekzemple, traktas nur malsanojn de infanoj aŭ nur vundojn.

En Usono plejparto de malsanulejoj estas fakte komercaj entreprenoj, dum en multaj aliaj landoj de la mondo malsanulejoj estas neprofitaj.

Malsanulejoj ofte havas volontulajn programojn, kadre de kiuj eblas helpi al flegado de malsanuloj.

Bildaro


Kelkaj malsanulejoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.buildinghistory.org/articles/heritagemercy.shtml greke http://www.musee-mccord.qc.ca/en/keys/webtours/VQ_P2_10_EN.html greke http://www.ap-hm.fr greke http://fr.wikinations.be/Accueil