Malsupra Navaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsupra Navaro
Provinco
FlagoBlazono
provinco [+]

LandoFrancio

- koordinatoj43° N, 1° U (mapo)43.166666666667-1.2333333333333Koordinatoj: 43° N, 1° U (mapo)
Areo1 325 km² (132 500 ha) [+]

Loĝantaro29 983 [+] (2006)
Denseco22,63 loĝ./km² [+] [+]

Malsupra Navaro (Tero)
Malsupra Navaro (Tero)

Malsupra Navaro (Pyrénées-Atlantiques)
Malsupra Navaro (Pyrénées-Atlantiques)
DEC
Malsupra Navaro
Malsupra Navaro

Malsupra Navaro (Francio)
Malsupra Navaro (Francio)
DEC
Malsupra Navaro
Malsupra Navaro

Map
Malsupra Navaro
Vikimedia Komunejo:  Lower Navarre [+]
vdr

Malsupra Navaro (aŭ Malalta Navaro) estas unu el la sep historiaj provincoj de Eŭskio. Plej norda parto de la malnova Reĝlando de Navaro ĝis Renesanco, ĝi disiĝis de ĝi komence de la 16-a jarcento, post kiam Hispanio ekregis la plejparton de la reĝlando. De 1620 ĝis la Franca Revolucio, ĝi estis « unuigita » al Francio, tamen konservis flatan nomon de « Reĝlando de Navaro ». Depost 1790, ĝi konsistigas etan parton de la franca departemento nun nomata Pyrénées-Atlantiques.

Nomo kaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Malsupra Navaro nomiĝas tiel nur depost la 16-a jarcento, post ĝia disiĝo de la cetero de Navaro[1].

Ĝia nomo estas Nafarroa Beherea en la eŭska, Basse-Navarre en la franca kaj Baja Navarra en la hispana.

La nomo de la loĝantoj estas bas-navarrais(e) en la franca kaj baxenabartar en la eŭska (plurale: baxenabartarrak). En Zubero, la malsupraj navaranoj estas familiare nomataj manex (Manex signifas Johano en la malsupra navara).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Malsupra Navaro estas limigita oriente de Zubero, sude kaj okcidente de Hispanio (Forua komunumo de Navaro): valoj de Aezcoa, de Roncevaux kaj de Baztan kaj nord-okcidente de Lapurdo.

La reliefo de Malsupra Navaro divideblas en du sektorojn: La norda sektoro ariganta la landojn de Mixe, de Arberoue kaj la duklando de Gramont konsistas el montet-flankoj kaj montetoj similaj al tiuj de Lapurdo. La lando de Ostabarret transiras al suda zono konsistanta el eŭskaj Pireneoj, ariganta la landon de Cize kaj la valojn de Aldudes kaj Ossès.

Hodiaŭ, la plej loĝataj urbetoj estas Saint-Palais (1900 loĝantoj), Saint-Jean-Pied-de-Port (1500 loĝantoj) kaj Bidache (1200 loĝantoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Malsupra Navaro estis la plej norda parto de Reĝlando de Navaro, kies ĉefaj teroj estis en la sudo de Pireneoj kaj de kiu Pamplono estis la ĉefa urbo. La kastelanaro de Saint-Jean-Pied-de-Port estis ties centro[2]. Ĝi estas la sola provinco de Reĝlando de Navaro kiun la Hispanio de Fernando la 2-a de Aragono ne aneksis definitive en 1515. Kvankam la trupoj de Karlo la 5-a ekposedis la tuton de la teroj poseditaj de la reĝo de Navaro, strategia regreso okazis, por ne tro eksponi sin.

Malsupra Navaro restis sendependa reĝlando sub la dinastio de Albret, kiu ankaŭ estis Senjoro de Bearno. Kvar generaciojn post la invado de Alta Navaro fare de Hispanoj, Henriko la 3-a de Navaro suriris la tronon, kaj poste fariĝis reĝo de Francio Henriko la 4-a. Ludoviko la 13-a deklaris la unuiĝon de Bearno kaj Malsupra Navaro al la reĝlando de Francio.

Tio klarigas kial, en 1789, Malsupra Navaro rifuzis deputi al Francaj Ĝeneralaj Statoj, kaj kontentiĝis sendi deputitojn al Ludoviko, reĝo de Navaro. Cetere, la duobla krono konserviĝis ĝis 1790, la reĝo estis nomita « reĝo de Francio kaj de Navaro ».

Historia geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la plena refando de la institucia sistemo okazinta dum la Franca Revolucio, Malsupra Navaro estis federacio de sep landoj aŭ valoj, ankaŭ nomitaj « Universitatoj », ĉiu disponante pri aparta voĉdonrajta kaj jura institucio nomita Ĝenerala Kortumo[3].

  • la Valo aŭ Lando de Arberoue, eŭske Erberua, nord-okcidente;
  • la Lando de Mixe, eŭske Amikuze, nord-oriente;
  • la Valo de Ossès, eŭske Ortzaize, okcidente;
  • la Valo de Lantabat, en la centr-oriento[4];
  • la Lando de Ostabarret, eŭske Oztibarre, oriente;
  • la Valo de Aldudes, eŭske Aldude, sud-okcidente;
  • la Lando de Cize, eŭske Garazi, sud-oriente.

En la centro de la provinco, la tri paroĥoj de Iholdy, Irissarry kaj Armendarits troviĝas en aparta situacio: ili apartenas al neniu el la sep valoj kaj neniu Ĝenerala Kortumo sieĝas tie; ĉiu disponas pri propra paroĥa asembleo kaj la tri asembleoj kunvenas kune nur por la mastrumado de nedividitaj teroj apartenantaj kune al la tri vilaĝoj[5].

Al la sep valoj aldoniĝas kvin « urboj », sen ligo kun la landoj kiuj ĉirkaŭas ilin[6] kaj kiuj disponas pri po kortumo de "Ĵurintoj":

  • La Bastide-Clairence, Bastida
  • Garris, Garruze
  • Saint-Palais, Donapaleu
  • Larceveau, Larzabale
  • Saint-Jean-Pied-de-Port, Donibane-Garazi

Laŭ Eugène Goyneneche, kelkaj paroĥoj restis « ĝis la fino de la Malnova Reĝimo ekster la politika kaj administra vivo de la Lando ». Temas pri senjoraj teroj super kiuj barono havas altan, mezan kaj malaltan justicrajton[7], nome:

  • la baronejo de Béhorléguy, Behorlegi (kiu ne plu daŭras)
  • la baronejo de Luxe, Lukuze
  • la baronejo de Lantabat, Landibarre
  • la baronejo de Sorhapuru, Sorhapuru

Fine, plej norde, la teroj de Gramont, eŭske Agramonde estas en specifa situacio; oni povas distingi tie:

  • tri paroĥojn, kiuj apartenas samtempe al la dukejo de Gramont kaj al lando de Mixe: Bergouey, Viellenave-sur-Bidouze kaj Escos;
  • la urbon Bidache, kiu pretendas esti « suverena princlando »;
  • tri vilaĝojn kiuj ne apartenas al la Reĝlando de Navaro sed estas hodiaŭ plej ofte inkluzivitaj en la listoj de komunumoj de Malsupra Navaro: Came, Arancou kaj Sames.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La uzo de la Eŭska lingvo estas ankoraŭ larĝe disvastiĝinta. En 2001, la proporcio de eŭsklingvaj/franclingvaj dulingvanoj estis 61% por la kungrupiĝo Malsupra Navaro/Zubero[8].

Historie, la dialekta formo estas la malsupra navara (okcidenta kaj orienta).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nouvelle toponymie basque: Noms des pays, vallées, communes et hameaux historiques de Labourd, Basse-Navarre et Soule, Jean-Baptiste Orpustan, Presses Univ de Bordeaux, 2006, isbn=9782867813962, p.58
  2. Gérard Folio. La citadelle et la place de Saint-Jean-Pied-de-Port, de la Renaissance à l’Époque Contemporaine, in Cahier du Centre d’études d’histoire de la défense n° 25 Histoire de la fortification, 2005 ISBN 2-11-094732-2, en la reto [1] Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Por la tuto de la sekcio kaj krom pli specifaj notoj,vidu Manex Goyhenetche, Histoire générale du Pays basque, Elkarlanean Donostia, 1998 ISBN|2913156207 tome II, p. 164-166. Anne Zink, en Pays ou circonscriptions. Les collectivités territoriales de la France du Sud-Ouest sous l'Ancien Régime, Publications de la Sorbonne, 2000, isbn=2859443894, p. 64 uzas la esprimon « federacia formo » por difini tiun strukturon de teritorio.
  4. Alia listigo de la sep valoj de Malsupra Navaro, troviĝanta en Eugène Goyheneche, Le Pays Basque, Société nouvelle d'éditions régionales et de diffusion, Pau, 1979, p. 141-145, ne inkluzivas Lantabat en ilia listo nek mencias Ĝeneralan Kortumon por tiu lando; por tiu aŭtoro, la sektoro de Iholdy, Irissarry kaj Armendarits konsistigas la sepan valon.
  5. Eugène Goyheneche, op. cit., p. 141-145
  6. Eugène Goyheneche, op. cit., p.139
  7. Eugène Goyheneche, op. cit., p. 139 et 143
  8. Tercera Encuesta Sociolingüística de Euskal Herria (2001). Detalo de la enketo en www.eustat.es (en la hispana)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]