Suba Sankt-Laŭrencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malsupra Sankt-Laŭrencio)
Suba Sankt-Laŭrencio
Administra regiono
administra regiono de Kebekio [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

Supermara altecom [+]
ĈefurboRimouski
- koordinatoj48° N, 69° U (mapo)48.333333333333-68.666666666667Koordinatoj: 48° N, 69° U (mapo)
Areo28 396 km² (2 839 600 ha) [+]

Loĝantaro199 039 [+] (2021)
Denseco7,01 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC-05:00 [+]

Suba Sankt-Laŭrencio (Tero)
Suba Sankt-Laŭrencio (Tero)

Suba Sankt-Laŭrencio (Kebeko)
Suba Sankt-Laŭrencio (Kebeko)
DEC
Suba Sankt-Laŭrencio
Suba Sankt-Laŭrencio

Map
Suba Sankt-Laŭrencio

Vikimedia Komunejo:  Bas-Saint-Laurent [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Suba Sankt-Laŭrencio - france Bas-Saint-Laurent - estas administra regiono en la oriento de la kanada provinco Kebekio, lokita sur la suda bordo de la Rivero Sankt-Laŭrenco. Ĝi pludividiĝas al ok regionaj kantonoj (municipalités régionales de comté) kaj al 130 komunumoj, rezervujoj kaj senkomunumaj teritorioj. Administra sidejo estas la urbo Rimouski.

La regiono kovras areon de 22 184 kvadrataj kilometroj kaj en 2011 havis 200 462 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 9,0 loĝantoj po km². 99,8 procentaĵoj de la loĝantoj denaske parolas la francan kaj 0,1 procentaĵoj la anglan kiel precipa lingvo.

Norde la regiono Suba Sankt-Laŭrencio limas je la golfo Sankt-Laŭrenco, okcidente je la regiono Capitale-Nationale (Kebek-regiono), sudoriente al la regiono Chaudière-Appalaches (Ŝodierio-Apalaĉio), sude al la usona ŝtato Majno kaj al la kanada provinco Nov-Brunsviko kaj oriente al la regiono Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine (Gaspegio–Magdalena Insularo).

Gravaj urboj[redakti | redakti fonton]

  1. Rimouski, kantono Rimouski-Neigette (42 105 loĝantoj)
  2. Rivière-du-Loup, kantono Rivière-du-Loup (18 050 loĝantoj)
  3. Matane, kantono Matane (15 207 loĝantoj)
  4. Mont-Joli, kantono La Mitis (6 731 loĝantoj)
  5. Amqui, kantono La Matapédia (6 667 loĝantoj)
  6. La Pocatière, kantono Kamouraska (4 747 loĝantoj)
  7. Trois-Pistoles, kantono Les Basques (3 706 loĝantoj)

Regionaj kantonoj (2002)[redakti | redakti fonton]

  1. Kamouraska (22 905 loĝantoj, 17 urboj)
  2. La Matapédia (20 140 loĝantoj, 18 urboj)
  3. La Mitis (19 592 loĝantoj, 16 urboj)
  4. Les Basques (9 868 loĝantoj, 11 urboj)
  5. Matane (22 772 loĝantoj, 11 urboj)
  6. Rimouski-Neigette (52 928 loĝantoj, 10 urboj)
  7. Rivière-du-Loup (32 218 loĝantoj, 14 urboj)
  8. Témiscouata (22 695 loĝantoj, 21 urboj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]