Malta Ordeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono de la Malta Ordeno - centre la malta kruco

La Malta Ordenoordeno de Malto estas kvazaŭ-ŝtata suverena subjekto de la interpopola juro, sen ŝtata teritorio.

Ĝia plena nomo estas en la itala lingvo Sovrano Militare Ordine Ospedaliero di San Giovanni di Gerusalemme di Rodi e di Malta (Suverena Milita/Kavalira Hospitala Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo de Rodiso kaj Malto). La itala estas la oficiala lingvo de la ordeno. Ĝia valuto estas la eskudo (1 Scudo = 12 Tari = 240 Grani). De 1961 ĝi (denove) stampas proprajn monerojn, de 1966 ĝi eldonas poŝtmarkojn.

Ĝi havas proksimume 10.000 membrojn en la tuta mondo, kiuj nomiĝas "damoj" kaj "kavaliroj". Ambasadaj rilatoj estas kun 93 ŝtatoj, daŭraj reprezentejoj ĉe ses pliaj. Ĝia sidejo estas en du domoj en Romo, ĉe adresoj Via Condotti 68 kaj Piazza dei Cavalieri di Malta 4, kiuj havas eksterteritorian statuson kaj ne apartenas al Italio.

Reganto estas la grandmajstro, elektata por tutviva oficado de la ŝtata konsilio. La (latina) devizo de la ordeno estas Tuitio Fidei et Obsequium Pauperum (protekto de la fido kaj zorgo pri malriĉuloj). La aŭtomobilkodo de la ordeno estas SMOM.

La ordeno laŭvice rezidis en Palestino, Kipro, Rodiso kaj Malto, kie ĝi regis ĝis 1798. Tiam Napoleono senbatale konkeris la insulon, kies posedantoj laŭ siaj reguloj ne rajtis batali kontraŭ aliaj kristanoj. Plej multaj elmigris al Rusio. En la 19-a jarcento la ordeno establis la nunan sidejon en Romo.

En la jaro 1538 dum la reformacio disiĝis de la Maltanoj la protestantaj membroj, kiuj ek de tiam laboras en la protestanta fratorganizaĵo sub la nomo Ordeno de Johanitoj.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.orderofmalta.org greke http://www.orderofmalta.org/attdiplomatica.asp?idlingua=1 greke http://www.chivalricorders.org/orders/smom/maltasov.htm artikolo pri la jura situacio de la ordeno (angle) greke http://www.guidetomalta.net/knights_of_malta.htm The Knights of Malta - Article from KM Magazine (angle) greke https://www.youtube.com/watch?v=6WQHtkN5mA4 Palazzo Malta (angle)