Malta liro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malta liro
eksvaluto • liro • pundo
Ŝtato: Malto
Subdivido: 100 cendoj, 1000 Mils
Kodo laŭ ISO 4217: MTL
Mallongigo: £, Lm
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 0,4293 MTL
1 MTL = 2,3295 EUR

(fiksa)

vdr
la monbiletoj de maltaj liroj dum 2006

La malta liro (malte: Lira Maltija, Lm., £, ISO-kodo: MTL) ĝis la 31-a de decembro 2007 estis la valuto de la insula ŝtato Malto: Ekde la 1-a de januaro 2008 la oficiala pagilo en Malto estas la komuna eŭropa valuto Eŭro. Unu liro egalvaloris al 100 cendoj kaj al 1000 Mils.

La malta liro estis la posteula valuto de la «malta pundo», kaj iuj insulanoj daŭre nomis la ŝtatan valuton «pundo».

Monbiletoj ekzistis en valoro de 20, 10, 5 kaj 2 Lm, moneroj en valoro de 1 Lm, 50, 25, 10, 5, 2 kaj 1 cendoj.

Ĝis la jaro 1981 produktiĝis ankaŭ moneroj en valoro de 2, 3 kaj 5 Mils.

Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo 2[redakti | redakti fonton]

Malto la 1-an de majo 2004 iĝis ŝtatomembro de la Eŭropa Unio. La 29-an de aprilo 2005 la malta valuto kune kun la valutoj de la insula lando Kipro kaj la balta ŝtato Latvio aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo 2: ekde tiam la malta liro – prepare al la estonta enkonduko de la komuna eŭropa valuto Eŭro en Malto – estis ligita al la eŭro kun kurzo, kiu rajtas maksimume ŝanĝiĝi je 1 procento.

La 27-an de februaro 2007 la registaro de Malto oficiale petis pri la enkonduko de la eŭro sur la insulo. La 16-an de majo 2007 la Eŭropa Komisiono deklaris sian subtenon akcepti kaj Malton kaj la Respublikon Kipro en la Eŭrozono. La 5-an de junio ankaŭ la kunveno de ĉiuj financaj ministroj de la ŝtatoj de la Eŭrozono jesis al la enkonduko de la Eŭro en Malto. La 10-an de julio 2007 fiksiĝis la devinitiva kurzo de 1 eŭro po 0,429300 maltaj liroj. Unuaj eldonoj de la maltaj eŭro-moneroj delonge estis produktitaj. Malto do ekde la 1-a de januaro 2008 uzas la eŭropan valuton kiel ŝtatan pagilon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]