Maltaj eŭro-moneroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por multaj el la landoj de la Eŭropa Unio kaj de kelkaj aliaj eŭropaj landoj: Ekde la 1-a de januaro 2008 la valuto ankaŭ estas la oficiala valuto de la insulaj ŝtatoj Malto kaj Kipro en la Mediteranea Maro, kaj nun validas en 17 de la 27 ŝtatoj de la Eŭropa Unio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi-tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Malto aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II la 29-an de aprilo 2005: Ĉar ŝtata valuto devas almenaŭ dum du jaroj esti ligita al tiu mekanismo, antaŭ ol havi la rjaton transiri al la komuna eŭropa valuto, enkonduko de la eŭro en Malto eblas la 1-an de januaro 2008. La 27-an de februaro 2007 publikiĝis, ke Malto oficiale petis pri enkonduko de la eŭro en la lando. Dum la jaro 2006 unu el la plej gravaj kriterioj por enkonduko de la eŭropa valuto, la ŝtata ŝuldiĝo, kiu ne rajtas superi kvoton de 3 procentoj, estis 2,8 procentoj, kio subtenis la maltan peton.

La 16-an de majo 2007 la Eŭropa Komisiono en Bruselo kaj la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno publikiĝis, ke la eŭro ekde la 1-a de januaro 2008 rajtas esti la ŝtata valuto de Malto. La decidon la 21-an de junio konfirmis la ŝtataj kaj registaraj gvidantoj de la Eŭropa Unio.

Bildoj de la naciaj flankoj de la maltaj eŭro-moneroj[redakti]

Euromince
Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Flago-de-Belgio.svg Belgio
Flago-de-Estonio.svg Estonio
Flago-de-Finlando.svg Finnlando
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Grekio.svg Grekio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Irlando.svg Irlando
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Kipro.svg Kipro
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgio
Flago-de-Malto.svg Malto
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Flago-de-Monako.svg Monako
Flago-de-San-Marino.svg San-Marino
Flago-de-Vatikanurbo.svg   Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Flago-de-Latvio.svg Latvio
Flago-de-Litovio.svg Litovio
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Flago-de-Svedio.svg Svedio

Pri la estontaj motivoj de la maltaj eŭro-moneroj dum januaro 2006 unuavoje voĉdonis la maltanoj. Entute elekteblis 12 temoj el kvar diversaj temaroj (malta historio, renesanco, malta identeco kaj arkeologio). La tri motivoj el tri diversaj temaroj, kiuj ricevas plej da voĉoj, plu konkurus.

La 2-an de februaro 2006 la nacia banko de Malto publikigis la rezulton:

  • 1-a loko: la statuo "bapto de Kristo" (malta renesanco)
  • 2-a loko: la blazono de Malto (malta identeco)
  • 3-a loko: Fortikaĵo Sankta Anĝelo (malta renesanco)
  • 4-a loko: la templa konstruaĵo Mnajdra (malta historio)

Ĉar la unua kaj tria motivo apartenis al la sama temaro malta renesanco, la tria motivo Fortikaĵo Sankta Anĝelo forfalis el la konkurso. Anstataŭe la motivo de la templa konstruaĵo Mnajdra plukonkuris.

Ĝis fino de majo 2006 por la elektitaj temoj verkiĝis konkretaj dezajnaj skizoj, krome kvara skizo kun la bildo de la okdenta malta kruco. En la sekva dua elekto la malta kruco, la blazono de Malto kaj la templa konstruaĵo Mnajdra venkis. La statuo "bapto de Kristo" atingis la kvaran lokon kaj do forfalis.

bildoj de la naciaj flankoj de la maltaj eŭro-moneroj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
la templa konstruaĵo Mnajdra
0,10 € 0,20 € 0,50 €
1,00 € 2,00 € randoteksto de 2 €
"2" kun malta kruco,
entute 6-foje,
alterne supren kaj malsupren

Vidu ankaŭ la paĝojn pri[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno
Ekstera ligilo    elekto de la kvar skizoj (pdf)
Ekstera ligilo    bildoj de la maltaj eŭro-moneroj
Ekstera ligilo    informoj pri la enkonduko de la eŭro en Malto kaj pri la ontaj maltaj eŭro-monero (paĝoj germanlingvaj)
Ekstera ligilo    bildoj de la maltaj eŭro-moneroj sur la paĝoj de la Eŭropa Centra Banko (paĝo jen en la itala, sed ankaŭ havebla en 19 aliaj eŭropaj lingvoj)