Maltana Placo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maltana Placo
placo [+]

LandoĈeĥio

SituoPrago
- koordinatoj50° 5′ 8″ N, 14° 24′ 21″ O (mapo)50.085541714.4057894Koordinatoj: 50° 5′ 8″ N, 14° 24′ 21″ O (mapo)
Poŝtkodo118 00 [+]

Maltana Placo (Prago)
Maltana Placo (Prago)
DEC
Maltana Placo
Maltana Placo

Maltana Placo (Ĉeĥio)
Maltana Placo (Ĉeĥio)
DEC
Maltana Placo
Maltana Placo
Map
Maltana Placo
Vikimedia Komunejo:  Maltézské náměstí (Prague) [+]
vdr
Maltana Placo en Prago

Maltana Placo (ĉeĥe Maltézské náměstí) estas placo en Prago. Ĝi havas neregulan planon. Meze de la norda parto staras 'statuo de Sta Johano Baptisto' (1715), origine parto de baroka fontano el la verkejo de la familio Brokoff. Notinda estas la domo el la tempo de Rudolfo la 2-a, ĝis 1723 ejo de la unua poŝto en Prago. Je la orienta flanko staras kelkaj domoj kun arkadoj, el kiuj la plej menciinda estas la estinta 'palaco de Straka de Nedabylice' (hodiaŭ blindula instituto), konstruita je la fino de l' 17-a jarcento. Kontraŭflanke staras 'rokokstila palaco de la Kavaliroj de Turba' el la jaroj 1766-1777. La plej signifa domo de la placo estas la sudflanke staranta fama 'Nostic-palaco', baroka konstruaĵo el ĉirkaŭ la jaro 1660, hodiaŭ ejo de Ministerio por instruado kaj kulturo. La frontono estis renovigita en la unua duono de la 18-a jarcento en altbaroka stilo. La imperiestraj statuoj estas kopiaĵoj de la originaloj de M. J. Brokoff. - La impona ĉefa portalo estas baroka, el la jaro 1760. Al la palaco aligas ĝardeno etendiganta ambaŭflanke de "Čertovka", hodiaŭ publike alirebla. (Eniro el la komenco de la strato "Nosticova ulice".)

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Maltana Placo en Vikimedia Komunejo