Malto (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Malto (apartigilo)
Satelita vido de Malto (dekstre), Comino kaj Gozo

Malto estas insulo en Mediteraneo. Ĝi apartenas al la respubliko Malto, al kiu ĝi donis la nomon.

Malto havas areon de 246 km²; ĝia bordo longas 136 km. La plej granda distanco sur la insulo estas 27 km. Ĝia plej alta loko estas je 253 metroj super marnivelo.

La distanco al la plej proksima loko de Sicilio estas ĉ. 100 km; Tunizio en Afriko distancas ĉ. 290 km. Insuloj Comino kaj Gozo estas nord-okcidente de Malto en distanco de du resp. ses kilometroj.

Malto havas 357.000 loĝantojn, tio estas 90 % de la loĝantoj de la respubliko. La plej grava urbo estas la ĉefurbo Valletta; aliaj urboj estas Rabat, Birżebbuġa (Birzebbugia) kaj Marsaxlokk (Marsascala).