Malvarma Vultavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento ĉe la ekestejo de la Malvarma Vultavo

La Malvarma Vultavo (ĉeĥe Studená Vltava, germane Kalte Moldau) estas unu el la fontaj riveroj de Vultavo. Ĝi ekestas en la Bavaria arbaro norde de la montoj Bramandlberg kaj Hirschberg per kunfluo de la rivereroj Altwasser, Goldgrubenbach kaj Rothbach.

Malvarma Vultavo fluas orienten, transirante la limon al Ĉeĥio, al Nové Údolí; ĉe Chlum ĝi kuniĝas kun la Varma Vultavo kaj formas la Vultavon.

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Malvarma Vultavo en Vikimedia Komunejo