Malvarma milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la mondo en 1959 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj. La ruĝaj landoj estas komunismaj kaj la bluaj por-usonaj. La verdaj apartenas al la tria mondo.
Mapo de la mondo en 1980 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj. La ruĝaj punktoj estas komunismaj geriloj kaj la bluaj punktoj porusonaj geriloj. Oni avertu la etendon de la konfliktaro al Afriko.

La malvarma milito estas nocio por la potencokonfrontacio inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolviĝis post la Dua mondmilito ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formiĝo de dupolusa mondo el politika, ekonomia kaj militista vidpunktoj. Dum la epoko de Malvarma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn.

La origino estis la konferenco en Moskvo la 9-an de oktobro 1944, kie Stalin kaj Churchill dividis Orientan kaj Sudan Eŭropon je zonoj de siaj interesoj. La vera Malvarma milito komenciĝis post la morto de Roosevelt (1945), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Malvarma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj malfidoj kaj nigra-blanka propagando.

Esprimo

Kaŭzo de la nomigo

Oni nomis tiun konflikton malvarma milito, ĉar ne okazis vera milito rekte inter NATO kaj Varsovia Kontrakto, sed la landoj kaŝis sin malantaŭ la dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. “Tria Mondo[1], ekz-e Vjetnamio, Afganio, Kubo k.a. La du grandpotencoj apogis personojn, movadojn plaĉajn al si, tiel kaŭzante internan militon en multaj landoj de Afriko (ekz-e Angolo).

Dum la Malvarma milito kelkfoje okazis tia granda streĉo, ke atommilito preskaŭ komenciĝis. Du tiaj ekzemploj estas la Kariba krizo (1962) kaj la kazo de Stanislav Petrov (1983).

Tiu koncepto ege influis la kulturan vivon ekzemple en ĵurnalismo, kino, literaturo ktp. La holivuda kinindustrio ege profitis de tiu etoso ekzemple por filmoj pri spionoj aŭ eĉ laŭ la serio de la fama James Bond.

Origina deveno de la nomigo

En specifa senco por marki la geopolitikan streĉon inter Sovetunio kaj Usono, la termino Malvarma milito estis atribuita al usona financisto kaj prezidenta konsilisto Bernard Baruch[2]. La 16-an de aprilo de 1947, Baruch diris dum diskurso “Ni ne trompu nin: ni estas mergitaj en Malvarma milito”[3]. La termino estis ankaŭ popularigita de la kolumnisto Walter Lippmann pro la eldono en 1947 de libro titolita “Malvarma milito”[4].

Difino

Giampaolo Calchi-Novati difinis la Malvarman Militon tiel:

Citaĵo
 Malvarma milito estas la stato de streĉo inter potencoj aŭ blokoj kiam ĉiu el la partoj adoptis politikon tendencan al refortigo malfavore al la kontraŭanto, sen okazigi agadojn de varma milito. 

Tiu difino enhavas du de la plej gravaj karakteroj kiaj la jenaj:

  • Blokoj kontraŭstaraj.
  • Streĉa situacio.

Kio diferencas la Malvarman militon disde ĉiu ajn milita aŭ diplomatia konflikto estas la fakto ke la du superpotencoj kontraŭstaraj (Usono kaj Sovetunio) neniam konfrontaciis rekte per siaj propraj armeoj unu kontraŭ la alia, sed profitis (eĉ provokis) mondregionajn konfliktojn inter siaj aliancanoj aŭ triaflankaj landoj ĝis tiam ne aliancaj. Ankaŭ partoprenis en tiuj konfliktoj apogante unu el la flankoj per sendado de milita, ekonomia, politika helpo, depende de la lando kaj de la strategia aŭ politika situacio de la mondregiono.

Historio

Kreado de la mondoblokoj

Ruĝo: Sovetio kaj kunularo, bluo: Usono kaj kunularo, verdo: la "Tria mondo"

Post la 2-a mondmilito la koalicio inter Sovetio kaj Usono ĉesis. En 1949 NATO, en 1955 Varsovia Pakto formiĝis.

Winston Churchill en 1946 deklaris en Fulton: "De Balta Maro ĝis Adria Maro Fera kurteno disigas Eŭropon".

En Orienta Germanio, en Pollando, en Ĉeĥoslovakio, en Hungario, en Rumanio, en Bulgario, en Albanio kaj en Jugoslavio la komunistoj prenis la potencon. La samo okazis en Ĉinio. En Grekio interna milito komenciĝis, en Francio kaj en Italio la komunistoj havis menciindajn fortojn, sed estis apartigitaj de ĉia povo. En suda Azio kaj en Sudameriko la ŝtatoj formis la 3-an mondon. El ili nepre menciindaj estas Indonezio, Barato kaj Egipto, kiuj foje deklaris sian intencon plifortigi la povon de tiu tria bloko sendependa de la du unuaj, tio estas la movado de la landoj nealiancitaj, kiuj male devis priokupiĝi nur pri interna disvolvigo. Al tiu tria bloko aliĝis Jugoslavio, kiu siavice separiĝis el la bloko de la Varsovia Pakto, kvankam ĝi plu estis socialisma lando; siaflanke ankaŭ Albanio ne alianciĝis kun Sovetunio aŭ Jugoslavio.

Krizoj

La fera kurteno

La plej akra konflikto naskiĝis en Berlino, kiu dividiĝis al orienta kaj okcidenta blokoj. En 1948 la sovetianoj malpermesis la kontaktojn al Okcidenta Berlino laŭ voje kaj fervoje. Restis nur la flugmaŝina kontakto. Ili liveris ĉion, eĉ karbon. Post unu jaro taktiko de sovetioanj fiaskis, ĉar la urboparto ne formortis, tial ili denove permesis la liveradon voje kaj fervoje. Tiu krizo poste naskis la du germanajn ŝtatojn Federacia Respubliko de Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko.

La sekva krizo kaj kontraŭstaro formiĝis en Ĉinio, kie longe batalis Kuomintang (apogata de Usono) kaj komunistoj, kies estro estis Maŭ Zedong. Post interna milito, venkis la komunistoj, kiuj deklaris Ĉinan Popolrespublikon en 1949. La alia parto regis en Tajvano.

Proksime en Koreujo la lando dividiĝis, kiel la supre menciitaj Germanio kaj Ĉinio. Inter 19501953 tie okazis la plej akra milito inter la 2 landpartoj. La nordan parton Ĉinio helpis, la sudan precipe Usono kaj ankaŭ UNO. Fine de la milito restis la du partoj, inter ili oni formis la plej kontrolitan limozonon, kiu senŝanĝe funkcias ankaŭ nun dum skribado de la nuna artikolo en 2009.

Paca vivado unu apud la alia

En 1953 Stalin mortis. Lia posteulo Nikita Ĥruŝĉov kondamnis pekojn de Stalin, forĵetis teorion de la 3-a mondmilito kaj proklamis teorion de paca vivado apud la alia. Tamen en 1956 du gravaj krizoj etendiĝis: hungara revolucio kaj krizo en Suezo

En 1955 Aŭstrio estis deklarinta sian neŭtralecon, kaj la rusaj trupoj forlasis la landon. Sekvis klopodoj de la hungara loĝantaro por forigi la sovetajn trupojn. La alfrontiĝoj fariĝis perfortaj. Dume la angloj, francoj kaj Israelo okupis Suezan kanalon. Post forta streĉiĝo, ili devis retiri la trupojn. Dume, Hruŝĉov solvis la krizojn de Hungario militare, subpremis la ribelon kaj ŝanĝis la hungaran registaron.

Poste komenciĝis la spaco-konkurso, kiun komence Sovetio gajnis. La sputniko ŝokis Usonon. Ili daŭre sendis spionajn flugmaŝinojn super Sovetio, ĝis kiam soveta raketo pafis la maŝinon. La piloto (Powers) iĝis kaptito.

En 1961 estis konstruita Berlina muro.

Ĉe sojlo de la 3-a mondmilito

La plej grava minaco dum la Malvarma Milito estis la t.n. kariba krizo, en Kubo. Iam Ĥruŝĉov promenadis kun kamaradoj laŭ la Nigra Maro. Unu menciis: ni promenadas trankvilaj, sed trans la maro usonaj raketoj troviĝas en Turkio. Ĥruŝĉov respondis: se ili havas tion, kial ne ni havas la similan? Li agis, kaj en Kubo oni muntis raketojn. En 1962 usonaj spionaj flugmaŝinoj trovis ilin. John F. Kennedy tuj agis: usonaj militŝipoj faris blokadon ĉirkaŭ Kubo. Preskaŭ atoma milito etendiĝis, tamen raketoj el Kubo kaj el Izmir retiriĝis.

Malpaca vivado unu kun la alia

La milito en Vjetnamio okazis inter 1959-1975 en la suda landparto, aere en la norda landparto kaj ankaŭ en Kamboĝo kaj Laoso. Fine venkis la komunistoj. Kelkaj landoj havis ankaŭ amikajn rilatojn kun Sovetio, tamen ili ne iĝis komunistaj landoj. El ili kelkaj: Suda Jemeno, Irako, Egiptio, Ganao, Ĉilio, Peruo, Nikaragvo, Somalio, Etiopio. La plej lasta aventuro okazis en Afganio, kie okazis puĉo kaj Sovetio okupis la landon.

Usono responde komencis fari planon pri "stela milito". La rerespondo de Sovetio estis malforta, ĉar la socialisma ekonomio estis malforta. Okazis novaj signoj: nova papo elektiĝis el Pollando, en Nikaragvo baloto okazis, kie la sandinistoj perdis, sed la plej grava estis konstanta laborado de la pola sindikato Solidareco. La poloj lernis de la hungaroj kaj de la ĉeĥoj (ili batalis solaj) kaj ili laboradis ankaŭ en aliaj landoj.

En 1989 la Berlina muro malkonstruiĝis, nekomunista ministraro estris en Pollando, poste la germanoj unuiĝis, fine en 1991 Sovetio disfalis. Restis komunistoj nur en Norda Koreio, en Kubo la politiko iomete mildiĝis, en Ĉinio regas plu la komunistoj, tamen en tute modifita formo.

Malvarma milito kaj Esperanto

Dum la tempo de la "Malvarma milito" kontaktoj inter landoj de malsamaj blokoj ne estis dezirindaj de la registaroj. La satelitaj ŝtatoj de Sovetunio deziris direkti la intereson de la civitanoj al la "vera mondolingvo", t.e. la rusa, kaj en la t.n. "libera mondo", influita de Usono, la propagando de la angla estis tre forta. Ekzemple en Germana Demokratia Respubliko esperantistoj rajtis nek organiziĝi nek publike varbi por sia lingvo de 1949 ĝis 1965, kaj ankaŭ poste la esperanta agado eblis nur kadre de difinitaj strukturoj.

En 1964, post militista puĉo en Brazilo, kelkaj brazilaj esperanto-asocioj estis fermitaj de polico kaj iliaj estroj pridemanditaj.

En 1968 la "Praga Printempo" kuraĝigis la ĉeĥajn IKUE-membrojn kaj anojn de la Husana Eklezio inviti al ekumena Esperanto-kongreso en sia lando. Ĝi devis okazi en somero 1970 en Brno. Sed post la invado de la Ruĝa Armeo baldaŭ komenciĝis "normaliga proceso", kaj la ministerioj pri kulturo kaj internaj aferoj malpermesis la okazigon de la kongreso ses semajnojn antaŭ ĝia planita komenco. La kongreso translokiĝis al Klagenfurto (Aŭstrio), sed nur malmultaj el la aliĝintoj el orienta Eŭropo sukcesis ĝustatempe akiri la necesan aŭstran vizon.

Estis ankoraŭ alia aranĝo de ĉeĥaj IKUE-anoj, la Katolikaj Esperanto-Tendaroj fonditaj en 1969. Ili oficiale nomiĝis "Libertempaj Esperanto-Tendaroj", por iom kaŝi la religian karakteron. Ankoraŭ dum kelka tempo ĉiusomere junaj katolikoj el Ĉeĥoslovakio kaj kelkaj aliaj landoj kiel Pollando, Hungario, Nederlando kaj Italio renkontiĝadis tie - ĝis en julio 1977, kiam la polico invadis la tendaron kaj arestis la organizantojn Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna. Mallonge poste la ĉeĥa IKUE-sekcio estis likvidita.

Notoj

  1. Tia nomigo devenas el la viciĝo de tiu mondo post la kapitalista kaj la socialisma mondoj.
  2. Gaddis 2005, p. 54
  3. ‘Bernard Baruch coins the term “Cold War”’, history.com, 16-a de aprilo 1947. Konsultita la 2-an de julio 2008.
  4. Cold War, 22-an de junio 2008. The Travel Guide, U-S-History.com

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

greke Cold-War.info: paĝaro pri la Malvarma milito greke Retejo de CNN pri la Malvarma milito

Bibliografio

hispane:

  • Saunders, Frances Stonor. La CIA y la guerra fría cultural. 2002
  • Hernández Holgado, Fernando. Historia de la OTAN: de la guerra fría al intervencionismo humanitario. 2000.
  • Hobsbawm, Eric John. Primer mundo y tercer mundo después de la guerra fría. 1999.
  • Dobrynin, Anatoli. En confianza: el Embajador de Moscú ante los seis presidentes estadounideses de la Guerra Fría (1962-1986). 1998.
  • Engelhardt, Tom. El fin de la cultura de la victoria: Estados Unidos la guerra fría y el desencanto de una generación. 1997.
  • Pollard, Robert A. La seguridad económica y los orígenes de la Guerra Fría (1945-1950). 1990.
  • Hardt, John P. Los efectos económicos de la guerra fría: ¿la hegemonía americana en peligro? 1963.
  • Lorbés, María Rosa. Después de la guerra fría, la paz caliente. 1995
  • O´Sullivan, John. El Presidente, el Papa y la Primera Ministra. Un trío que cambió el mundo. 2007. ISBN 978-84-96729-06-3

angle:

  • Ball, S. J. The Cold War: An International History, 1947-1991, 1998 - a British perspective
  • Brzezinski, Zbigniew. The Grand Failure: The Birth and Death of Communism in the Twentieth Century (1989);
  • Flory, Harriette and Jenike, Samual. The Modern World 16th century to present. New York: Pitman Publishing, 1992.
  • Gaddis, John Lewis, The Cold War: A New History, Penguin Press, 2005. ISBN 1-59420-062-9 (US edition). The Cold War, Allen Lane, 2005. ISBN 0-7139-9912-8 (UK edition)
  • Gaddis, John Lewis. Russia, the Soviet Union and the United States. An Interpretative History 2nd ed. ( 1990)
  • Gaddis, John Lewis. Long Peace: Inquiries into the History of the Cold War (1987)
  • Gaddis, John Lewis. Strategies of Containment: A Critical Appraisal of Postwar American National Security Policy (1982)
  • Isaacs, Jeremy and Downing, Taylor, Cold War: For 45 Years the World Held Its Breath, Bantam Press, 1998. ISBN 0-593-04309-X
  • LaFeber, Walter. America, Russia, and the Cold War, 1945-1992 7th ed. (1993)
  • Mitchell, George. The Iron Curtain: The Cold War in Europe (2004)
  • Ninkovich, Frank. Germany and the United States: The Transformation of the German Question since 1945 (1988)
  • Paterson, Thomas G. Meeting the Communist Threat: Truman to Reagan (1988)
  • Powaski, Ronald E. The Cold War: The United States and the Soviet Union, 1917-1991 (1998)
  • Sivachev, Nikolai and Nikolai Yakolev, Russia and the United States (1979), by Soviet historians
  • Ulam, Adam B. Expansion and Coexistence: Soviet Foreign Policy, 1917-1973, 2nd ed. (1974)

france:

  • La guerre de Cinquante ans , de Georges-Henri Soutou, 2001

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara