Malvarmaj tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malvarmaj tagoj
filmo
Originala titolo Hideg napok
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1966
Daŭro 96 minutoj
Reĝisoro(j) András Kovács
Scenaro András Kovács
Laŭ la verko de Tibor Cseres
IMDb
vdr

Malvarmaj tagoj, origine hungare Hideg napok estas politike grava nigra-blanka filmo en Hungario.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

Historia epoko[redakti | redakti fonton]

La historio estis okazanta en la 2-a mondmilito. En 1941 Hungario helpe de Germana Regno reakiris sudajn regionojn (pli frue hungarajn) de ĵus disfalanta Jugoslavio. Tio estis granda dilemo, tial la hungara ĉefministro mortigis sin. Aliajn landpartojn okupis precipe Italio, Germanio, la ĵus sendependa Kroatio. Serboj komencis bataladi, ili fondis partizanajn grupojn. Dum la mondomilito la partizanoj ne estis akceptitaj laŭ la internacia juro. Ili estis teroristoj. Ankaŭ en la hungara parto okazis partizanaj agadoj, ili pafis eĉ al la simplaj homoj. Tial la hungara armeo aranĝis grandan razion en Újvidék (nuntempa Novi Sad) kaj en la ĉirkaŭaĵo, ili murdis ĉ. 4 milojn, precipe tiujn, kiujn neniu konis, do alvenis supozeble por partizanadi. Ili murdis ankaŭ judojn, eĉ hungarajn komunistojn. La razio ŝokis tutan Hungarion, la ĉefraziuloj trovis sin en karcero.

En 1944 la serboj reokupis tiujn regionojn. Unua dum 3 tagoj nur partizanoj okupis la komunumojn, dume ili venĝis la razion sen iu ajn respondeco. Laŭ hungaraj fontoj malaperis 40000 homoj. Estas en la rememoroj multe da lokoj, kie estas kadavroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio okazas en malliberejo, en ĉelo, kie sidas 4 diversrangaj soldatoj. Ili rememoras pri la razio. El la mozaikoj ili provas fari pli kompleta la razion.

La filmo estis farita pro eventuala hungara pardonpeto, atendanta similan agon de la serboj. En la filmo kremo de la tiama hungara aktoraro estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]