Malvarmiga turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturflua malseka malvarmiga turo de Nuklea Centralo Philippsburg

Malvarmiga turo estas konstruaĵo, en kiu la – en industrio aŭ en energiocentralo – varmiĝinta malvarmiga akvo estas malvarmigita . La estiĝinta procesa varmo transdoniĝas al la medio, varmointerŝanĝilo.

Plej ofte, la malvarmigaj turo kaj akvo formas fermitan temodinamikan cirkulan proceson. Oni enkondukas en tiun proceson la varmegan akvon el la kondensatoro, el la energioprodukta parto de la centralo.

Ĉe la suba malfermita fino de la malvarmiga turo troviĝas la varmointerŝanĝilo, kiu la plusvarmon transdonas al la aero. Tiu aero varmiĝas, altiĝas kaj entiras novan freŝan aeron. Estiĝas la kamena efiko. Oni uzas ventolilon – por helpi la kamenefikon – nur precipe ĉe etaj instalaĵoj, por grandigi ties efikon. La malvarmiga bezono de granda energicentralo estas pli ol 4 GW. Tiu varmokvanto transformas en la malvarmiga turo po ĉ. 1500 kilogramojn da akvo por sekundo al akvovaporo.

Oni povas uzi akvon en malfermita ciklo el natura fonto, kien oni reenkondukas la varman (kaj nevaporiĝintan) akvon. Kompreneble oni devas antaŭfiltri la akvon. Oni povas uzi akvon en fermita ciklo, sed tiukaze oni devas pli bone atenti pri la akvodensiĝo je mineraloj, plimultiĝo de bakterioj ks.