Mambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mambo estas muzika stilo, kiu ekestis ĉirkaŭ la jaro 1930 sur la insulo Kubo en Karibio, kaj la korespondan dancon, kiu ekestis paralele al la muziko.

La nomon "Mambo" unuafoje en 1839 kiel titolo de muzikaĵo uzis la muzikisto Orestes López. Origine la probable kreola vorto signifis "religia interparolo", "preĝo" aŭ "sankta ago". Ĝi havas sian radikon en kulturaj tradicioj de orienta Afriko, kunportita al Kubo fare de afrikaj sklavoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stilo mambo estas la rezulto de fandiĝo de la stiloj kuba sono kaj Danzón. Kvankam la supre menciita muzikaĵo havis la titolon Mambo, ĝi fakte ankoraŭ apartenis al la stilo Danzón, nur pliamlpleksigita je plia refreno. La unuan "veran" mambon kreis la muzikisto Dámaso Pérez Prado. Li uzis la dancan stilon Montuno de la kuba sono kaj forigis el ĝi elementojn de la "Ritmo-Nuevo", do "nova ritmo". La nove difinita stilo Mambo tiel povis evoluiĝi pli libere kaj interpretiĝi pli individue. Sed tiu komenca fazo de la nova stilo ne restis longe. Pro la enmigro de multaj latinamerikanoj al Usono, aparte al la urbego Novjorko, dum la Dua Mondmilito rapide la nova stilo influiĝis per elementoj de ĵazo, kaj ekhavis sian sonan nuancon konservita ĝis la nuntempo. Plej grava komunaĵo inter mambo kaj ĵazo estas la uzo de sinkopoj kaj la akcento de la 2-a kaj 4-a parto de kvarparta takto, kontraste al la "kutima" akcento de la 1-a kaj 3-a parto.

Meze de la 1950-aj jaroj la nova, "novjorka" mambo ankaŭ atingis Eŭropon, kie ĝi furoris rapide sed tamen nur mallonge. Fortan diskonatiĝon por la stilo alportis la muzikaĵo „Que rico el Mambo“ fare de Pérez Prado. Ĉar la mambaj muziko kaj danco kompare tre komplikas, la "pli simplaj" stiloj Ĉaĉao kaj Rumbo rapide plipopulariĝis.

La danco ne apartenas al la 15 plej konataj dancoj instruataj en kursoj pri para dancado, kaj fakte ofte anoncataj "dancaj kursoj de mambo" simple estas kursoj pri salso, kiuj profitas de la konata nomo.

Ekzistas sennombraj muzikistoj de latinamerika muziko, inter kies verkaĵoj ankaŭ estas mambaj muzikaĵoj. Aparte konatas la verkaĵo Mambo No. 5 de Pérez Prado, kiun en 1999 rekonatigis la kantisto Lou Bega. Pliaj konataj mambaĵoj ekzemple estas:

  • Mr. Mo - Mah Na Mah Na
  • Art Pepper - Mambo de la pinto
  • Celeste Mendoza - Te di un beso sin importancia
  • Cortijo - El mantequero
  • George Shearing - Mambo caribe
  • Joe Cuba Sextet - Siempre sea
  • La Sonora Matancera - Eugemio
  • Machito & His Afro Cuban Orquesta - Holiday Mambo
  • Oriental Orquesta - Mi son changui
  • Pérez Prado - Martinica, Que rico el mambo, Mambo No. 5, Mambo No. 8
  • René Grand - Carmen
  • Tito Puente - Mambo inn
  • Tito Rodriguez - Roy roy Mambo
  • Dean Martin - Mambo italiano
  • Helena Paparizou - Mambo
  • Alesha Dixon - The Boy does nothing
  • Michael Lloyd & Le Disc- Johnny's Mambo

La mambo en kinejaj kaj televidaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • La muzika stilo konatiĝis per aperoj de la muzikisto Pérez Prado en meksikaj "Rumbera"-filmoj kun aktoroj kiel María Antonietta Pons aŭ Ninon Sevilla.
  • La figuro Captain Picard el la scienc-fikcia televida serio "Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio" estas pasia mambo-dancisto.
  • Inter alie ankaŭ la usona filmo "Mean Guns" el la jaro 1998 kun la Ice T aŭdigas plurajn mambajn muzikaĵojn.
  • La same usona, pridanca filmo "Dirty Dancing" montras dancan konkurson, kiun la ĉefa aktoro Patrick Swayze kaj sia danca partnerino gajnas per mamba danco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]