Mameshitogi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mameshitogi (japane 豆しとぎ) estas tradicia kuko el sojfabo kaj rizfaruno. Ĝi troviĝas ĉefe en orienta parto de Aomori kaj norda parto de Iŭate, Japanio. Nun, eĉ tie kompare multaj junuloj ne konas ĝin.

Origino[redakti | redakti fonton]

Mameshitogi estis origine dediĉaĵo por dio. Jarfine, dediĉante ĝin al dio, loĝantoj de Nanbu-regiono (supre menciita regiono) dankis rikolton de tiu jaro kaj preĝis por riĉa rikolto de novjaro.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Oni povas simple prepari mameshitogi-on.

Meti 200g da sojfaboj en akvo unu nokton. Elpreni sojfabojn kaj dispremi ilin, duonon tute kaj alian duone. Miksi ilin kun 70g da rizfaruno, 60g da sukero, kaj 3g da salo (kaze kun iom da akvo). Fine formi tiun mason. Tiel mameshitogi pretiĝas.

Oni manĝas tion rekte aŭ rostinte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]