Mammoth Hot Springs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la loĝloko Mammoth Hot Springs

Mammoth Hot Springs - en Esperanto "Mamutaj Varmegaj Fontoj" - estas la ĉefa kaj administra loko de la Nacia Parko Yellowstone en Usono. Sian nomon la loko dankas al la proksimaj kalkoŝtonaj terasoj kaj varmegaj fontoj. Ĝi situas en alteco de 1902 metroj super la marnivelo.

Krom la administra konstruaĵo la loĝloko nur konsistas el restoracio, malgranda hotelo, vendejo por suveniroj, benzinejo, kapelo, poŝtoficejo kaj iuj loĝdomoj por parkaj dungitoj kaj turistoj.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Mammoth Hot Springs estas la plej norda loko de la nacia parko, proksime al la norda parka enirejo kaj ene de la usona ŝtato Vajomingo senpere proksime al la najbara ŝtato Montano.

kalkoŝtonaj terasoj apud Mammoth Hot Springs

Stratoj ligas la lokon kun la du loĝlokoj Tower-Roosevelt (ĉ. 29 km) kaj Norris (ĉ. 34 km) ene de la nacia parko kaj al la najbara loko Gardiner ekstere de la parko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kalkoŝtonaj terasoj kaj varmegaj fontoj apud Mammoth Hot Springs oficiale malkovriĝis dum la jaro 1871 kadre de geologia ekspedicio sub la gvido de Ferdinand V. Hayden. Dum la sama jaro la oroserĉisto James C. McCartney donis al ili la nunan nomon. Tamen certe longe antaŭ tiu jaro la fontoj estis konataj al iuj indianaj popoloj.

Inter la jaroj 1891 kaj 1913 apud Mammoth Hot Springs instaliĝis la armea fortikaĵo Yellowstone. La tiea soldataro ĝis aŭgusto 1916 respondecis pri la administro de la nacia parko. De tiam, definitive dum 1918, malarmea National Park Service (naci-parka servo) transprenis la administradon. La hotelo kiel tuto ekestis dum la jaro 1937 kaj laŭ kriterioj de la ŝtato Vajomingo estas historia konstruaĵo, parto de la hotelo eĉ jam ekestis dum 1911.

Kalkoŝtonaj terasoj[redakti | redakti fonton]

kalkoŝtonaj terasoj

Apud la loko, varmegaj fontoj glitigas varman akvon super la ŝtonaj terasoj. La akvo havas pli altan kvanton de kalkaj mineralaj kombinaĵoj, kiuj dum la iomm-post-ioma malplivarmiĝo de la akvo kristaliĝas kaj kreas baze blankecan sedimenton sur la rokoj. Tial ekestis akvaj terasoj plenaj je kalke kovritaj ŝtonoj. En la kreiĝintaj malprofundaj basenoj kreskas algoj kaj bakterioj, kiuj diferencas laŭ la akva temperaturo kaj ŝanĝas la koloron de la akvo kaj la kalkaj sedimentoj. Pro la ĉiam novaj sedimentoj de jaro al jaro ŝanĝiĝadas la fluodirekto de la akvo kaj sekve la akvaj temperaturoj kaj koloroj - de blanko ĝis bluo, bruno, verdo, flavo, oranĝkoloro aŭ ruĝo.

La subtere pro vulkana aktiveco varmigita akvo, kiu ĉi-tie atingas la tersurfacon, estas ofte akompanata per sulfuraj gasoj. Ĉiuminute proksimume 1900 litroj da akvo elteriĝas. Sube de la deklivo la akvo absorbiĝas de la arbara grundo. La vizitantoj gvidiĝas tra la teritorio sur lignaj vojetoj, por ne endangerigi la terasojn per homa paŝado.

Similaj kalkoŝtonaj terasoj ekzistas en la turkia loko Pamukkale. En Nov-Zelando ĝis la jaro 1886 ekzistis tria komparebla areo de kalkoŝtonaj terasoj, kiu tamen tiam detruiĝis pro vulkana aktiveco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]