Mampumpilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mana mampumpilo

Mampumpilo estas ilo por elpumpi patrinan lakton. Oni uzas ĝin kiam normala mamnutrado ne eblas, kiam la patrino havas tro da lakto aŭ kiam ŝi laboras kaj deziras frostigi sian lakton por posta uzo.

Elpumpado helpas konservi la laktoproduktadon.

Sonorilforma plasta ingo estas surmetita sur la mamon kaj la lakto eltirata mane aŭ elektre laŭ la modelo.

Uzo

Oni uzas mampumpilon:

  • kiam la patrino ne povas mamnutri sian infanon pro diversaj kialoj, tamen deziras doni sian lakton al la bebo (malsano, laboro, ktp.)
  • se pro iaj kialoj la bebo ne povas suĉi rekte ĉe la mamo (frunaskito, fizika problemo, ktp.
  • dum portempa mamsuĉstriko
  • kiam la patrino havas tro da lakto kaj deziras donaci ĝin al frunaskitoj, kiuj bezonas patrinan lakton, sed kies patrino ne povas aŭ ne volas mamnutri.

La lakto konserviĝas mallonge en fridujo aŭ pli longe en frostujo, tiel eblas prepari rezervon. Ĝi estas varmigita antaŭ ol donita al bebo en suĉbotelo aŭ boteleto kun suĉilo.

Apotekoj ofte proponas tiajn pumpilojn luprene. Foje asekurkompanioj transprenis la kostojn. Ne ĉiuj mampumpiloj en merkato samas kaj ankaŭ ne ĉiu patrino akceptas tiom facile la uzadon de mampumpilo: foje kelkaj povas dolorigi la mamojn aŭ ne bone pumpi; tiukaze la patrino devus serĉi la sistemon plej akurata por si mem. Foje laŭ la kialo de la uzado de la mampumpilo (vidu supre) temas nur pri portempa situacio; tiukaze (kaj eĉ kiam patrino devas forlasi unu sistemon favore al alia) multfoje patrinoj povas donaci la sistemon al patrinoj en similaj cirkonstancoj aŭ eĉ vendi la aparaton, kiu foje estas multekosta. Ĉar ĉiam oni devas zorge lavi kaj eĉ malinfekti la aparaton, ĉiam devus esti konservata laŭ higienaj kondiĉoj. De tio dependas ĉefe la sano de la bebo.

Historio

La elektra mampumpilo estis inventita de Edward Lasker kaj patentita la 4-an de oktobro 1927.[1]


Referencoj

  1. Patent US1644257 (PDF) aŭ http://xrint.com/patents/us/1644257