Manó Mai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manó Mai
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1855 (1855-05-24)
en Peŝto
Morto 24-an de julio 1917 (1917-07-24) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fotisto
vdr

Manó MAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mai Manó estis hungara eminenta fotisto. Lia nomo foje estis May Emánuel.

Domo de Manó Mai, nun muzeo

Manó Mai [1] Arkivigite je 2014-01-13 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 24-an de majo 1855 en Pest (urbo). Li mortis la 24-an de julio 1917 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manó Mai devenis el juda familio. Li ne finlernis la gimnazion, sed en 1869 li eklaboris ĉe fotisto. En 1873 li jam estis kunulo en la fotometiejo, sed dume li lernis fotadon, eĉ li finlernis la gimnazion. En 1878 li estis jam memstara fotisto ne nur en Budapeŝto, sed ankaŭ en Vieno. Post jaroj li aĉetis domon por granda laborejo pri fotado (vidu la foton!). En 1885 li ricevis la titolon kortuma fotisto. En 1900 li ricevis oran medalon en Parizo. Li fondis revuon A Fény (=La Lumo) en 1906, kiun li redaktis ĝismorte.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]