Manĉa Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La komarko Manĉo estas unu de la ses komarkoj aŭ distriktoj laŭ kiuj la Diputación de Ciudad Real (Municiparo) dividas la teritorion de la provinco de Ciudad Real, en Hispanio.[1][2] Estas situanta nordoriente de la provinco, kaj formas parton de la natura regiono multiprovinca de La Mancha, al kiu oni povus atribui ankaŭ aliajn teritoriojn de la provinco de Ciudad Real kiu ne apartenas al tiu komarko, kiaj tiuj de la Kamparo de Montiel aŭ la Kamparo de Kalatravo.

La municipoj kiuj formas ĝin apartenis historie al la Ordeno de Santiago aŭ al la Ordeno de Sankta Johano. La unuaj, kutime atribuiĝas al la historiaj komarkoj de la Mesa del Quintanar (la municipoj kiuj formis parton de Común de La Mancha) aŭ de la historia Kamparo de Montiel (kiuj apartenis al Común de Montiel). La duaj kutime atribuiĝas al Kamparo de Sankta Johano.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipo Populacio Areo Loĝdenso
Tomelloso 37.532 241,82 155,21
Alcázar de San Juan 30.408 666,78 45,60
Valdepeñas 30.255 487,65 62,04
Manzanares 19.027 474,22 40,12
Daimiel 18.389 438,30 41,96
La Solana 16.392 134,18 122,16
Campo de Criptana 14.870 302,41 49,17
Socuéllamos 13.357 374,10 35,70
Villarrubia de los Ojos 11.185 281,86 39,68
Herencia 8.989 226,74 39,64
Pedro Muñoz (Ciudad Real) 8.595 101,31 84,84
Argamasilla de Alba 7.387 397,22 18,60
Membrilla 6.474 143,94 44,98
Villarta de San Juan 3.134 66,01 47,48
Arenas de San Juan 1.055 63,09 16,72
Puerto Lápice 1.051 54,85 19,16
Arenales de San Gregorio 728 31,19 23,34
Llanos del Caudillo 726 20,45 35,50
Las Labores 673 34,14 19,71
Ruidera 636 39,20 16,22

Notoj[redakti | redakti fonton]