Manĝaĵoj Ne Bomboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Manĝaĵoj Ne Bomboj estas malstreĉite konektita grupo de sendependaj (ĉefe anarkiistaj) kolektivoj, kiu fordonas senpagan veganajn kaj vegetarajn manĝaĵojn al aliuloj. La ideologio de Manĝaĵoj Ne Bomboj estas ke multaj entreprenaj kaj registaraj interesoj permesas al malsateco pluan ekzistadon eĉ en medio de abundo. Por demonstri tion ĉi (kaj por redukti kostojn), multe da la manĝaĵoj, kiujn servas tiu ĉi grupo, estas plusaj manĝaĵoj de vendejoj, bakejoj, kaj bazaroj, kiuj alie estus forĵetitaj.