Man Ray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Man Ray, fotita ĉe ekspozicio Gaite-Montparnasse en Parizo de Carl Van Vechten 16-an junio, 1934

Man RAY (naskiĝinta 27-an de aŭgusto, 1890 - mortinta 18-an de novembro, 1976) estis Usona artisto kiu pasis la plejparton de sia kariero en Parizo, Francio. Eble plej bone priskribita simple kiel modernisto, li estis grava kontribuinto al ambaŭ la movadoj Dada kaj Superrealisma, kvankam liaj ligoj al ambaŭ estis neformalaj. Plej bone konata en la arta mondo pro lia avangarda fotado, Man Ray produktis ĉefajn verkojn per vario da materialoj kaj sin konsideris pentristo supertute. Li ankaŭ estis fama moda kaj portreta fotisto.

Dum ŝato por la verko de Man Ray preter lia moda kaj portreta fotado estits malrapida veni dum lia vivtempo, precipe en lia denaska Usono, lia reputacio kreskis neŝanĝiĝeme dum la jardekoj ekde tiam. En 1999, la magazino ARTnews nomis lin unu el la dudek-kvin plej influaj artistoj de la dudeka jarcento, citante lian radikalan fotadon kaj ankaŭ "liajn esplorojn de filmo, pentrado, skulptaĵo, kolaĝo, muntado, kaj pratipoj de tio, kio eventuale nomiĝus prezenta arto kaj koncepta arto" kaj dirante, "Man Ray oferis al artistoj, kiuj uzas ĉiujn materialojn, ekzemplon de kreema initeligenco, kiu en ĝia 'serĉo de plezuro kaj libereco,'" - la deklaritaj gvidprinciploj de Man Ray - "malŝlosis ĉiun pordon al kiu ĝi venis kaj marŝis libere tie, kie ĝi emis."

Biografio

Fono kaj Frua Vivo

Ekde la tempo, kiam li ekallogis atenton kiel artisto ĝis lia morto pli ol sesdek jarojn pli malfrue, Man Ray permesis malmulte da sia fruviva aŭ familia fono esti konata al la publiko, eĉ rifuzinte agnoski, ke li iam havis nomon krom Man Ray.

En realeco, Man Ray naskiĝis Emmanuel Rudzitsky, en la Suda Flanko de Filadelfio, Pensilvanio, en 1890, la plej maljuna infano de freŝdataj Rusaj-Judaj enmigrintoj. La familio eventuale enhavus alian filon kaj du filinojn, la plej juna naskiĝinta mallonge post ili ekloĝis en la Ŭiliamsburga sekcio de Broklino, Novjorkio, en 1897. En frua 1912, la Rudzitsky familio ŝanĝis ilian familian nomon al Ray, nomo elektita per la frato de Man Ray, en reago al la etna diskriminacio kaj antisemitismo ordinaraj en tiu epoko. Emmanuel, kiun oni nomis "Manny" kiel kromnomo, ŝanĝis sian nomon al Man, kaj laŭgrade komencis uzi la nomon Man Ray kiel sia kombinita sola nomo.

La patro de Man Ray estis laboristo en vestaĵ-uzino kiu ankaŭ mastrumis malgrandan tajlorkomercon en la familia hejmo, varbante siajn infanojn ekde frua aĝo. La patrino de Man Ray estis talenta amatora kudristino, kiu kreis la vestaĵojn de la familio de ŝiaj propraj desegnoj. Malgraŭ la deziro de Man Ray malkonektiĝi de sia familia fono, tiu sperto lasis daŭran markon sur lia arto. Tajloraj suĉiloj, gladiloj, kudromaŝinoj, pingloj, fadenoj, teksaĵeroj, kaj aliaj eroj parencaj al vestaĵoj kaj kudrado aperas ĉe ĉiu fazo de lia verko kaj en preskaŭ ĉiu materialo. Arthistoriistoj ankaŭ notis similecon en lia kolaĝaj kaj pentradaj teknikoj al tiuj uzataj en vestaĵ-farado.

Unuaj Artaj Klopodoj

Man Ray montris pruvon esti arte kaj mekanike inklina ekde infaneco. Lia edukado ĉe Gimnazio de Knaboj de 1904 al 1908 provizis lin kun solida fundamento tratado kaj aliaj bazaj artaj teknikoj. Samtempe, li edukis sin kun frekventaj vizitoj al la lokaj artmuzeoj, kie li studis la laborojn de la maljunaj majstroj. Post diplomiĝo de gimnazio, stipendio estis oferita al li studi arkitekturon, sed li elektis alceli karieron kiel artisto anstataŭe. Malgraŭ kiom seniluziigis tiu decido la aspirojn de liaj gepatroj de supren-moviĝo kaj asimilo, ili rearanĝis la modestajn loĝejojn de la familio, por ke Man Ray estu povinta uzi ĉambron kiel ateliero. Li restis dum la venintaj kvar jaroj, laborante neŝanĝiĝeme al sia celo fariĝi profesia pentristo, dum enspezi monon kiel komerca artisto kaj teknika ilustristo ĉe kelkaj manhatanaj kompanioj.

De la daŭrvivantaj ekzemploj de lia verkaro de tiu epoko, aperas, ke li provis plejparte pentraĵojn kaj desegnaĵojn en stiloj de la dek-naŭa jarcento. Li ankaŭ estis avida admiranto de arto de tiu epoko, kiel la Eŭropajn modernistojn li vidis ĉe la galerio "291" de Alfred Stieglitz kaj verkaĵoj de Ashcan School, sed, kun kelkaj esceptoj, ne povis traduki tiujn novajn tendencojn en sian propran laboron. La artajn klasojn li sporade ĉeestis - enhavante iujn ĉe la Nacia Akademio de Desegnado kaj la Ligo de Artstudentoj - estis de malgranda utilo al li, ĝis li varbiĝis ĉe la Lernejo Ferrer dum la aŭtuno de 1912, tiel komencante epokon de intensa kaj rapida arta evoluado.

Novjorkio

En 1915, Man Ray havis sian unuan unuhoman ekspozicion de pentraĵoj kaj desegnaĵoj. Lia unua pra-Dada objekto, muntado titolita "Self-Portrait" ("Sinportreto"), estis ekspoziciita la sekvintan jaron. Li produktis siajn unuajn signifoplenajn fotojn en 1918. En 1913 Man Ray renkontis sian unuan edzinon, Adon Lacroix. Ili geedziĝis en 1914, disiĝis en 1919, kaj formale divorciĝis en 1937.

Dum li loĝis en Novjorko, kun lia amiko Marcel Duchamp, li formis la Amerikan branĉon de la movado Dada, kiu komencis en Eŭropo kiel radikala malakcepto de tradicia arto.

Post kelkaj nesukcesaj eksperimentoj, kaj notinde post la eldono de unika eldonkvanto de New York Dada en 1920, Man Ray deklaris, "Dada ne povas vivi en Novjorko."

Parizo

En julio 1921, li iris vivi kaj labori en Parizo, Francio, kaj baldaŭ ekloĝis en la kvartalo Montparnasse ŝatata per multaj artistoj. Mallonge post li alvenis en Parizo, li konatiĝis kaj enamiĝis kun Kiki de Montparnasse (Alice Prin), artista pozistino kaj celebrita rolinto en la bohemaj rondoj de Parizo. Kiki estis kunulino de Man Ray dum la plejparto de la 1920-aj jaroj. Ŝi fariĝis la subjekto de kelkaj el liaj plej famaj fotaj bildoj kaj estis la stelulino en liaj eksperimentaj filmoj. En 1929 li komencis longan amo-aferon kun la Superrealista fotisto Lee Miller.

Salvador Dalí kaj Man Ray en Parizo, la 16-an junio, 1934, farante "sovaĝajn okulojn" por la fotisto Carl Van Vechten

Dum la venintaj 20 jaroj en Montparnasse, Man Ray kreis sian markon sur la arto de fotado. Grandegaj artistoj de la epoko kiel James Joyce, Gertrude Stein, kaj Jean Cocteau pozis por lia fotilo.

Kun Jean Arp, Max Ernst, André Masson, Joan Miró, kaj Pablo Picasso, Man Ray estis rezprezentita en la unua Superrealista ekspozicio ĉe la Galerio Pierre en Parizo en 1925.

En 1934, Superrealista artisto Méret Oppenheim, konata pro ŝia pelt-kovrita tetaso, pozis por Man Ray en kio fariĝis bone konata serio da fotoj figurantaj Oppenheim'on nudan, starantan apud presilo.

Kune kun Lee Miller - lia fotista asistantino kaj amatino - Man Ray reinventis la fotadan teknikon de sunigado. Li ankaŭ kreis teknikon uzante fotajn siluetojn, kiujn li nomis rajografoj.

Man Ray ankaŭ enscenigis nombron da influaj avangardaj mallongaj filmoj, kiel Le Retour à la Raison (2 minutoj, 1923); Emak-Bakia (16 minutoj, 1926); L'Étoile de Mer (15 minutoj, 1928); kaj Les Mystéres du Château du Dé (20 minutoj, 1929).

Pli Malfrua Vivo

Man Ray fotita de Lothar Wolleh, Parizo, 1975

Pli malfrue en lia vivo, Man Ray reiris al Usono, kie li vivis en Los-Anĝeleso, Kalifornio de 1940 ĝis 1951. Kelkajn tagojn post lia alvenis en Los-Anĝeleso, Man Ray konatiĝis kun Juliet Browner, trejnita dancistino kaj sperta artista pozistino. Ili ekloĝis kune preskaŭ tuj kaj geedziĝis en 1946, en duobla geedziĝo kun iliaj geamikoj Max Ernst kaj Dorothea Tanning. Tamen, li nomis la kvartalon Montparnasse hejmo kaj reiris tien. Li enteriĝis en la Tombejo de Montparnasse, Parizo. Lia tombŝtono legiĝis: nekoncerna, sed ne indiferenta.

Tombo de Man Ray kaj Juliet Browner Man Ray, Tombejo de Montparnasse, Parizo

Kiam Juliet Browner Man Ray mortis en 1999, ŝi enteriĝis en la sama tombo. Ŝia tombŝtono legiĝas: kune denove. Juliet starigis financaĵon por lia verko kaj donacis multe da liaj verkaĵoj al muzeoj.

Citaĵoj

De Man Ray

  • "Ne estas progreso en arto, iom pli ol estas progreso en amorado. Simple estas malsamaj manieroj fari ĝin." (1948 tezo, "Kontinuota, Nerimarkita")
  • "Mi neniam pentris freŝdatan bildon." (1966 tezo)
  • "Kiam mi vidis, ke mi estis sub atako de ĉiuj flankoj, mi sciis, ke mi estis sur la ĝusta vojo." (1972 intervjuo, eldonita en 1973 en Man Ray de Sarane Alexandrian)

Pri Man Ray

  • "Man RAY, n.m. synon. de Joie jouer jouir." (Traduko: "MAN RAY, vira substantivo, samsignifa kun ĝojo, ludi, ĝui.") — Marcel Duchamp, kiel la komenca laŭdspritaĵo por la sinbiografio, Self-Portrait (sinportreto), 1963.
  • "Kun li vi povus provi ion - estis nenio, kion vi estis instrukciita ne fari, krom verŝi la kemiaĵojn. Kun Man Ray, vi estis libera fari kion via imago misterkreis, kaj tia kuraĝigo estis mirinda." - artisto kaj fotisto Naomi Savage, la nevino kaj protektitino de Man Ray, en gazetintervjuo en 2000.
  • "Man Ray estas junplena alĥemiisto ĉiam serĉante la ŝtonon de la filozofo de la pentristo. Li neniam trovu ĝin, ĉar tio finus liajn eksperimentojn kiuj de la kondiĉo de vivanta arta eksperimentado." -Adolf Wolff, La Internacia, N-ro 8, januaro 1914 (citita en Naumann, Konvertiĝo al Modernismo

Referencoj

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 25-an novembro, 2006.

Referencoj al Man Ray en Populara Kulturo

  • La superrealisma arto de Man Ray inspiris la kanton de R.E.M. "Feeling Gravity's Pull," sur Fables of the Reconstruction. Ĝi enhavas la lineojn "Estas ĉielo kiel Man Ray. Lasu min montri vin kion mi povas fari kun ĝi."
  • Man Ray kaj lia verko estas la inspiro por la kanto "Man Ray" de la brita grupo The Futureheads. La kanto enhavas la lineon: "tuŝu unu la alian en nigra kaj blanka."
  • Estis rolanto nomita Man Ray en Spongebob Squarepants.
  • Unu fama pentraĵo de Man Ray estis la inspiro por la malbonfama lipa logotipo de The Rocky Horror Picture Show.
  • La nomo de la grupo Man-Raze estas parte referenco al Man Ray.
  • La muzikvideo por la kanto "Otherside" de la Red Hot Chili Peppers enhavas la lipojn de la fama pentraĵo de Man Ray "La Amantoj." La heroo en la video uzas la lipojn kiel paro de flugiloj por eskapi drakon.
  • La grupo The Long Blondes de Sheffield enhavas kanton ("Madame Ray") sur ilia komenca albumo "Someone to Drive You Home" kiu estis inspirita per la amatino de Man Ray, Lee Miller. Ĝi ankaŭ referencas la sunigajn teknikojn uzitajn per Man Ray en lia fotada verko.

Ŝablono:Link FA