Manaŭso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Manaŭo

Flago de Manaŭo

Blazono de Manaŭo

Flago de Manaŭo Blazono de Manaŭo
Himno
municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego
Datreveno 24-a de oktobro
Fondiĝo 1669
Nomo de la loĝanto manauara
Moto "Nap dlise or amozen"
Urbestr(in)o Amazonino Mendes (Brazila Laborista Partio) ĝis 2012
Situo
Situo de Manaŭo
Situo de Manaŭo
Subŝtato Amazonio (ŝtato)
Mezoregiono Centro Amazonense
Mikroregiono Manaus
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 11.401,06 km²
Loĝantaro 1.802.014 loĝ. 2010 [1]
Loĝdenso 152,5 loĝ./km²
Alteco 92 metroj
Klimato ekvatora
Horzono UTC-4
Sociaj indikiloj
IHD 0,774 2000 [2]
MEP R$ 31.916.257.000 (6) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 18.902,00 2006 [3]
vdr

Manaus [maNAuz/maNAuŝ] estas brazila urbo proksime de la enfluo de rivero Negro en riveron Amazono (rivero). Ĝi situas nur kelkdek kilometrojn de la ekvatoro, kvazaŭ meze en ĝangalo (pluvarbaro) kaj havas ekstreme tropikan klimaton. Ĝi estis fondita en 1669 de portugalaj kolonizantoj. Sian jubileon ĝi festas ĉiujare je la 24-a de oktobro.

Pro la ebleco ekskursi sur la riveroj ĝi estas ŝatata celo de turistoj,al kiuj tamen nepre rekomendindas taŭga vakcinado kaj preventado kontraŭ malario kaj aliaj tropikaj malsanoj.

Vidindaĵoj estas ekzemple la urba teatro, la doganeja domo,la palaco de justico kaj precipe la kunfluo de la du riveroj, nomata renkontiĝo de la akvoj. Kvankam preskaŭ 1.200 km disigas tiun lokon de la riverbuŝo ĉe Atlantiko, ĝi situas en alteco de nur ĉ. 90 metroj super marnivelo. Tio signifas, ke Amazono havas mezan deklivon de malpli ol 10 centimetroj je unu kilometro.

Manaus havas du sezonojn, vintron (januaro-junio) kaj someron (julio-decembre). Vintre, la klimato ĝenerale estas ĉirkaŭ 23C kaj 30C. Somere, ĉirkaŭ 30C kaj 42C.

Esperanto en Manaus

Unua esperantisto en Manaus estis Sebastião Augusto kiu alvenis al urbo en 1925 el Rio de Janeiro. Eble, antaŭ li Adriano Jorge kun la apogo de nobelaj familioj Bernardo Ramos kaj Rego Monteiro fondis Esperanto-kurson, sed tiu ne estas certa. En 1928 Augusto vojaĝis al Portugalio kaj revenis en 1932, kiam li komencis disvastigi la lingvon per la ĵurnalojUnião Portuguesa”, “Tribuna”, “Diário da Tarde”, “Reação”, “A Gazeta” kaj aliaj ĵurnaloj kaj revuoj.

Li organizis kurson ĉe “União Operária” kun la permeso de Felizmino Soares, supera estro de la lernejo. Antaŭ la kursmalfermo li okazigis ekspozicion de esperantaĵoj en la salono de “União Operária”, kie inter la multaj ĉeestantoj estis Álvaro Botelho Maia, tiama subŝtatestro de Amazonio, kiu instigis lin per belaj kaj entuziasmigaj vortoj. En 1940 li gvidis E-kurson el kies lernantoj nur unu fariĝis esperantisto. Li estas Sebastião Gomes de Lima. Tamen li malmulte povis fari ĉar li instruadis en malproksimaj urboj, internlande.

Post multaj skriboj per la gazetaro, oni sukcesis grupigi dek kvar personojn kaj la 9-an de Marto 1947 fondiĝis “Amazonas Verda Stelo”. Tamen, malgraŭ la entuziasmaj promesoj de la fondintoj, Amazonas Verda Stelo vivis nur ĝis 1949. La movado nur revigliĝis en 1986, per aktivado de Jayme Pereira kaj la fondiĝo de Amazona Esperanto-Asocio. En 1991 UEA anoncis ke Manaus fariĝis la unua urbo en la mondo laŭ nombro da aliĝintoj (87). Jayme Pereira estis prezidanto de Brazila Unuiĝo de Amazonaj Verkistoj. Li sukcesis starigi Esperanto-kurson en la Federacia Universitato de Ŝtato Amazonas kaj nuntempe klopodas vigligi Esperanto-movadon en la ceteraj subŝtatoj de Amazonio. En la jaro 1991 Amazona Esperanto-Asocio sukcesis okazigi ok Esperanto-kursojn kun la partopreno de cent kvindek lernantoj. La 15-an de Decembro 1991, omaĝe al Esperanto-Tago, Amazona Esperanto-Asocio kaj la Urbodomo de Manaus inaŭguris monumenton al Esperanto.

Nuntempe, la Esperanto-movado en tiu urbo iom malviglas.



Koordinatoj: 3° 06′ 00″ S 60° 01′ 00″ U / 3.1 °S, 60.016667 °U / -3.1; -60.016667 (mapo)

Referencoj

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 29 de octobro 2011.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.manaus.am.gov.br greke http://www.manausonline.com