Manamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manamo
arabe المنامة Al Manāma
urbo
Oficiala nomo: المنامة
Lando Barejno Barejno
Duoninsulo Araba duoninsulo
Parto de Persa golfo
Moskeo Moskeo Al-Fatih
Situo Manamo
 - koordinatoj 26° 14′ 10″ N 50° 34′ 59″ O / 26.23611 °N, 50.58306 °O / 26.23611; 50.58306 (mapo)
Areo 67,34 km² (6 734 ha)
Loĝantaro 157 474 (2010)
Denseco 2 338,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1345 islamaj kronikoj
Horzono UTC (UTC+3)
Situo enkadre de Barejno
Situo enkadre de Barejno
Situo enkadre de Barejno
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Manama
Retpaĝo: www.capital.gov.bh
Map
Ŝoseo kaj turoj en Manamo

Manamo (arabe Al-Manāmah), ĉefurbo de Barejno, situas ĉe la Persa Golfo, en la nordoriento de la Barejna Insulo. Temas pri la plej granda urbo de tiu lando, kun 150 000 loĝantoj, ĉirkaŭ triono de la tuta landa loĝantaro.

La urbo estis historie menciita ekde la jaro 1345. Portugaloj konkeris ĝin en 1521 kaj persoj en 1602. La dinastio Al-Ĥalifa regas la landon de la jaro 1783. En 1971 la urbo iĝis la ĉefurbo de Barejno.

La ekonomio de Manamo, same kiel tiu de la tuta lando, baziĝas je nafto kaj gaso, sed ankaŭ je fiŝkaptado kaj laboro kun perloj. En Manama troviĝas la Universitato de Barejno kaj la sola Internacia Flughaveno de la lando.

En 2010 en Manamo okazis la 44-aj Internaciaj Infanaj Ludoj, kaj du jarojn poste ĝi estis la Araba Kultura Ĉefurbo de la jaro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]