Manaslu
El Vikipedio
| Manaslu | |
|---|---|
| Alteco | 8156 m |
| Situo | Nepalo |
| Montaro | Himalajo |
| Koordinatoj | 28°33′N 84°34′O / 28.55°N, 84.567°OKoordinatoj: 28°33′N 84°34′O / 28.55°N, 84.567°O |
| Unua grimpo | 9-an de majo 1956 fare de Toshio Imanishi, Kiishiro Kato, Minoru Higeta kaj Gyaldzen Norbu |
| Plej facila montgrimpo | Altmontara ekskurso (glaĉerigitaj vojoj) |
Manaslu (nepala lingvo: मनास्लु Manāslu) estas unu el la 14 montoj pli altaj ol 8000 m.
Geografio [redakti]
Kun alteco de 8163 metroj s.m. Manaslu estas la oka plej alto monto de tero. La Manaslu-grupo al kiu ankaŭ apartenas Ngadi Chuli kun alteco de 7871 m s.m. kaj Himal Chuli kun 7893 m s.m., estas nomita ankaŭ Mansiri Himal aŭ Gurkha Himal kaj sitas en la Distrikto Gorkha. Nordokcidente de Manaslu situas la Anapurna-Massiv kaj sudoriente Ganeŝ Himal.
Unua Grimpo [redakti]
La unua grimpo sukcesis la 9-an de majo 1956 fare de japana ekspedicio konsitanta el la ŝnurkamaradaro Toshio Imanishi, Kiishiro Kato, Minoru Higeta kaj Gyaldzen Norbu tra la nordorienta flanko.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Taglibro de germana Manaslu-ekspedicio de la jaro 2007, kiun partoprenis reportero de Deutsche Welle
