Manche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manche (50)
Informoj
Regiono : Malsupra Normandio
Prefektejo : Saint-Lô
Subprefektejoj : Avranches
Cherbourg-Octeville
Coutances
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

481 471 loĝantoj
81 loĝantoj/km²
Areo 5 938 km²
Arondismentoj4
Kantonoj 52
Komunumoj 602
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Jean-François
LE GRAND
Situo en Francio
Mapo

Manche [mã̃ʃ] (Maniko en la PIV) estas franca departemento de la regiono Basse-Normandie. Ĝia prefekta urbo estas Saint-Lô. Tie troviĝas Monto Sankta Mikaelo.

La departemento tute enhavas 602 komunumojn.

Geografio

Manche estas parto de la regiono Basse-Normandie. Ĝi estas lima de la departementoj Calvados nordeoste, Orne eoste, Mayenne sudeoste kaj Ille-et-Vilaine sudokcidente. La norda parto nomiĝas Cotentin. Ĉirkaŭ la departemento, okcidente, norde kaj nordeoste, estas la maro La Manche (pli konata per la nomo Manika Markolo) je bordolongo de 350 km.

Rilate al geologio la departemento apartenas al la Armorika Montaro.

Historio

La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per apliko de la leĝo de la 22a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio. Ĝia ĉefurbo estis komence Coutances, sed estas Saint-Lô ekde 1796. Post la dua mondmilito, Coutances fariĝis la centro de la departemento (prefektejo), ĉar Saint-Lô estis preskaŭ komplete detruita. Sed tio ŝanĝiĝis, kiam Saint-Lô estis rekonstruita.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.cg50.fr/%7C greke http://splaf.free.fr

Alia formo de la blazono