Mandelbaŭma efiko
La Mandelbaŭma efiko estas la tendenco enfokusigi al proksimaj celoj dum malbonaj vidkondiĉoj. J. Mandelbaŭm studis kaj nomis tiun efikon en 1960.[1]
Ĉar malpuraj fenestroj grandigas la efikon, tiel, ke ŝoforoj aŭ pilotoj povus pretervidi obstaklon, ĝi estas grava argumento por teni fenestrojn puraj.[2]
Diskuto[redakti | redakti fonton]
Dum malbonaj vidkondiĉoj, ekzemple dum nebula aŭ pluva nokto, la okuloj emas malstreĉiĝi kaj fokusi je sia plej ŝatata distanco,[3] Tiu distanco korespondas kutime al iom malpli ol unu metro, sed grandaj diferencoj konstateblas. Objektoj pli proksimaj al la okuloj pligrandigas la efikon alproksimigante la fokuson.[2]
Oni montris, ke la Mandelbaŭma efiko ne estas refrakta eraro, kia oni komprenas ĝin kutime: ne temas pri struktura eco de la okuloj, sed la efiko estiĝas pro normala perceptoŝanĝo en la cerbo.[3] Konata en aviado kiel spaca malorientiĝo, ĝi efikas al iuj forte, al iuj malforte kaj tute ne al aliaj.[4]
Aviada kaj aŭta savesploroj uzas la Mandelbaŭm-efikon utile por determini misojn en streĉigaj kondiĉoj. Ŝajnas ekzisti konsekvenca modelo pri perceptoj de pilotoj kaj ŝoforoj dum malbonaj vidkondiĉoj. La respondo al kiel kompensi la Mandelbaŭm-efikon daŭre estas serĉata.[5]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ MANDELBAŬM J. (1960), An accommodation phenomenon, Archives of Ophthalmology 63:923-926, en Jannick P. Rolland kaj al., Towards Quantifying Depth and Size Perception in 3D Virtual Environments, University of North Carolina, Chapel Hill, North Carolina (angle).
- ↑ 2,0 2,1 FLINT, David kaj ŬED, David, Human Factors In The Aviation Environment Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (homaj faktoroj en aviadila medio, San Jose State University, angle).
- ↑ 3,0 3,1 Commission on Behavioral and Social Sciences and Education (1985), Emergent Techniques for Assessment of Visual Performance (novaj teknikoj por kompreno de vidfunkcioj), Nacia Akademio de Sciencoj, Washington, D.C. (angle).
- ↑ STARK L.R. kaj AĈISON, D.A. (2003), Effect of an intervening screen on accommodation to a distant object Arkivigite je 2007-09-03 per la retarkivo Wayback Machine (efiko de pera ekrano al alĝustigo al fora objekto), Optometrists Association Australia (angle).
- ↑ Stanley N. Roscoe (1995), The Mandelbaum Effect And Other Phenomena and their Implication on Pilot Selection Arkivigite je 2007-08-21 per la retarkivo Wayback Machine (la Mandelbaŭma efiko kaj aliaj fenomenoj kaj ilia graveco por elekti pilotojn), Aeronews.