Mandeoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Mandeoj
Mandeyānā
Mandeoj ŝanĝantaj
ritan etendon de mano aŭ kušṭa
Suma populacio

60,000 ĝis 70,000

Fondinto
Regionoj kun signifa populacio
Irako 70,000 (ĝis 2003)
5,000 ĝis 7,000 nun
Irano 5,000 ĝis 25,000
Svedio 5,000
Aŭstralio 3,500
Usono 1,500 ĝis 2,000
Jordanio  ?
Sirio  ?
Kanado  ?
Religioj
Mandeismo
Sankta skribo
Ginza Rba, Qolusta
Lingvoj
Mandea


Mandeojsabioj estas membroj de religia grupo, kiu nuntempe ĉefe loĝas en la limregiono inter Irano kaj Irako. Ilia nombro laŭtakse estas sub 100.000.

La vorto Mandeo devenas de "menda", la mande-lingva vorto por "Scio". Oni intencas per tio "scio pri Dio". Pro tio la Mandeojn oni kutime kalkulas al la Gnostikismo.
La vorto Sabio devenas de "saba", aramea vorto por "Bapti".

La Mandea religio estas dualisma kaj konas la bapton, la preĝon, la fastadon kaj la almozdonadon.

La Mandeoj rekonas kvar grandajn profetojn: Adam, Seth, Sem kaj Johano la Baptisto.

La profeto Mani laŭdire devenis el ilia rondo.

Ilia ĉefa sankta libro estas la Ginza Raba - 'La Granda Trezoro'.