Mandi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mandi (laŭ la Friula mandi saluton, sano) estas neologisma salutvorto uzebla en la Friula en situacioj same de alveno kiel de foriro.

Etimologio

Estas prezentitaj pluraj hipotezoj pri ĝia etimologio. La plej antikva, kiu nune estas la plej verŝajna, subtenas, ke ĝi elvenas el antikva m'arcomandi (mi petas) aŭ ankaŭ mi racomandi a Diu (mi rekomendas al Dio).
La unua citaĵo de la vorto aperas en deksesjarcenta poeziaĵo de Giovanni Battista Donato, kiu naskiĝis ĉe Portogruaro en 1536 kaj tiel skribis: M'arecomandi a voo per cent mil dijs (mi rekomendas al Vi por centmil tagoj); poste tiun ĉi saluton oni retrovas en la versoj de la grafo Ermes di Colloredo (1622-1692): Marcomandi, Pascute: Bundì la me vitute (mi rekomendas, Pasketo: bonan tagon mia viveto). La vorto mi racomandi kun la signifo de adiaŭ ĉeestas en poeziaĵo skribita ĉe Paularo en 1772: Mi racomandi vita cjara, A riviodisi (mi rekomendas, kara vivo: ĝis la revido).

Krom la priskribitaj, kiuj estas la sciencaj etimologioj, ekzistas aliaj, kiuj falas en la kategorion de la popolaj pseŭdoetimologioj kaj kiuj ne havas sciencan fundamenton. Ne estas same kontentigaj la aliaj etimologioj proponitaj dum la lastaj du jarcentoj. Inter tiuj oni memoras:

  • derivadon el la latina lingvo "mane diu" (laŭvorte "restu longtempe", t. e. "longan vivon").
  • derivadon el la latina "manus dei" (laŭvorte "mano de Dio", t. e. "Dio vin protektu").
  • derivadon el la latina "mane deo" (laŭvorte "restu kun Dio").
  • derivadon el la venetia dialekto kiel mallongigon de "comandi".

Bibliografio

  • Jacopo Pirona, Vocabolario friulano. Venecio, Antonelli, 1871.
  • Giovanni Frau, Mandi e altre formule di saluto nelle regioni italiane. Udine, de la revue Società Filologica Friulana, Ce Fastu?, numero 1, 1993, pago 7-17.
  • Il Nuovo Pirona, Udine, Società Filologica Friulana, 2001.