Mandinka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mandinka lingvo estas afrika lingvo, kiu apartenas al la Niĝerkonga lingvaro. Ĝi estas parolata de ĉ. 606.000 homoj en la sudorienta parto kaj sudcentra parto de Senegalio. En Senegalio ĝi estas oficiala lingvo. Krome ĝin parolas ĉ. 453.000 homoj en Gambio kaj ĉ. 154.000 homoj en Gvineo-Bisaŭo. En meza Gambio ĝi estas la ĉefa lingvo.La lingvon oni skribas pere de la latina alfabeto, sed ankaŭ pere de la araba. La latina alfabeto tamen estas la oficiala. La ISO-kodo estas: ISO 639-3: mnk

Ligoj