Mando'a lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mandalora lingvo (mando'a) estas fikcilingvo kreita de Karen Traviss por Lucasarts, la firmao de la usona filmisto George Lucas. Ĝi estas parolata de la mandaloroj, ekstertera speco de ulo aperanta en la filmserio Star Wars. Por doni al la lingvo aliplanedan etoson, Karen desegnis ĝin kun la strukturo Objekto Verbo Subjekto.

Karen kreis la lingvon por la libro Republic Commando:Triple Zero; kaj faris vortarojn, gramatikon kaj tekstojn en la Mando'a lingvo.