Manfred Bukofzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Manfred Fritz Bukofzer (naskiĝinta la 27-an de marto 1910 en Oldenburgo; mortinta la 7-an de decembro 1955 en Berkeley, Kalifornio, usono) estis germana muziksciencisto kaj humanisto, kiu rifuĝis el nazia Germanujo en Usonon.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe la universitato je Hajdelbergo kaj ĉe Stern'schen Konservatorium en Berlino. En 1933 li forlasis Germanujon kaj iris al Bazelo, kie li doktoriĝis. En 1939 li fuĝĝis al Usono, kie li ekloĝis kaj pli malfrue ricevis la usonan civitanecon. Li instruis ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkeley ekde 1941 ĝis lia frua morto.

Bukofzer konatiĝis kiel historiisto de la frua muziko, precipe de la epoko de baroko. Lia libro Music in the Baroque Era ankoraŭ estas unu el la normaj referenclibroj pri ĉi tiu temaro, kvankam kelkaj modernaj historiistoj kulpigas lin, ke li estus verkinta ĝin el 'germana' vidpunkto, ĉar li ekzemple ne sufiĉe konsiderus la gravecon de la itala opero dum la evoluo de la muzikstilo de la 17-a jarcento.

Krom pri la barokmuziko Bukofzer estis specialisto pri angla muziko kaj por muzikteorio de la 14-a jarcento ĝis la 16-a jarcento. Liaj aliaj sciencaj interesoj koncernis la ĵazon kaj la popolajn muzikojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte des englischen Diskants und des Faŭbourdons nach den theoretischen Quellen, Sammlung musikwissenschaftlicher Abhandlungen Band 21, Strasburgo: Heitz 1936
  • Music in the Baroque Era, Novjorko: W.W. Norton & Co. 1947, ISBN 0-393-09745-5
  • The Place of Musicology in American Institutions of Higher Learning, Novjorko: The Liberal Arts Press Inc. 1957

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • David D. Boyden: In Memoriam: Manfred F. Bukofzer (1910-1955), en: The Musical Quarterly, vol. 42, n-ro 3 (julion de 1956), pj. 291–301
  • Bernhold Schmid: Manfred Bukofzer im Briefwechsel mit Thomas Mann, en: Festschrift für Horst Leuchtmann zum 65. Geburtstag, eldonita de Stephan Hörner kaj Bernhold Schmid, Tutzing: Hans Schneider 1993, pj. 311–321