Manfred Retzlaff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfred Retzlaff
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1938 (1938-11-04)
Morto 1-an de junio 2018 (2018-06-01) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Manfred RETZLAFF (naskiĝis la 4-an de novembro 1938, mortis la 1-an de junio 2018) estis germana esperantisto, kiu konatiĝis kiel tradukinto de germana poezio. En Esperanto li nomas sin ankaŭ Manfredo Ratislavo.

Li estis diplomita inĝeniero kaj laboris ĝis sia pensiiĝo ĉe la Germana Fervojo.

Li esperantistiĝis ĉ. la jaro 1972 kaj tradukis ekde 1976 pli ol 400 poemojn kaj kantojn al Esperanto, el kiuj kelkaj aperis en diversaj Esperanto-gazetoj aŭ kantaroj (ekz. en ADORU). La plej multajn el ili li aperigis ankaŭ en sia retejo "poezio.net".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • poezio.net (Retejo de Manfred Retzlaff pri tradukitaj poemoj)