Manfred Wekwerth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfred Wekwerth
Persona informo
Manfred Wekwerth
Naskiĝo 3-an de decembro 1929 (1929-12-03)
en Köthen
Morto 16-an de julio 2014 (2014-07-16) (84-jaraĝa)
en Berlino
Mortis per malsano vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana RegnoGermana Demokratia RespublikoGermanio vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikistofilmreĝisoro • aŭtobiografo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manfred Wekwerth; naskita la 3-an de decembro 1929 en Köthen, Germana Regno; mortinta la 16-an de julio 2014 en Berlino estis germana teatra reĝisoro. De 1977 ĝis 1991 li gvidis la Berlinan Ensemblon en Berlino (GDR).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post sia lerneja tempo Wekwerth sekvis kurson por fariĝi novinstruisto. Kiel membro kaj gvidanto de laikteatra grupo li estis malkovrita de Berto Breĥto, kiu tiam serĉis junulojn por sia Berlina Ensemblo. Ekde 1951 li laboris sub Breĥto ĉe la Berlina Ensemblo kiel reĝisora asistento kaj majstra disĉiplo. En la jaro 1953 lia unua propra surscenigo estis La patrino de Breĥto ĉe la Nova teatro ĉe la viena Skalo.

Post la morto de Breĥto, Wekwerth estis de 1960 ĝis 1069 ĉefreĝisoro ĉe la Berlina Ensemblo. Tie estiĝis surscenigoj interalie kun Joachim Tenschert kaj Peter Palitzsch.

En 1970 li doktoriĝis ĉe la Humboldt-universitato en Berlino pri la temo "Teatro kaj scienco". Post laboroj ĉe la Deutsches Theater Berlin li estis de 1974 ĝis 1977 unua direktoro de la Instituto pri teatra reĝisorado en Berlino. En 1977 li anstataŭis Ruth Berghaus kiel intendanto de la Berlina Ensemblro kaj restis tia ĝis 1991.

De 1982 ĝis 1990 Manfred Wekwerth estis prezidanto de la Akademio de artoj de la GDR, en tiu funkcio de 1986 ĝis 1989 ankaŭ membro de la centra komitato de la ŝtata partio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED).

Post 1990 - la aliĝo de la Germana Demokratia Respubliko al la Federacia Respubliko Germanujo - li faris surcenigojn i.a. ĉe la teatro de Meiningen, ĉe la Burgtheater de Vieno, ĉe la nova teatro en Halle, ĉe la Theater des Ostens en Berlino kaj ĉe la Okcidentgermana Turneteatro.

En la jaro 2001 li estis "Pro siaj meritoj pri la eŭropa teatro" elektita „Honorary Fellow of the Rose Bruford College London“.

De 2005 li laboris pri la muzikigo de fruaj Breĥt-poemoj, kune kun la rokorkestro „EMMA“.

Li laboris por la revuoj Ossietzky (revuo) kaj Das Argument.

Manfred Wekwerth estis edzo de la aktorino Renate Richter, kiun kiu li havas komunan filinon, la filozofinon Christine Wekwerth. Li loĝis en la distrikto Grünau de Berlino.

Surscenigoj[redakti | redakti fonton]

  • 1953 Die Mutter ("La patrino") ĉe la Nova Teatro en la Scala en Vieno
  • 1959 Der aufhaltsame Aufstieg des Arturo Ui ("La haltigebla supreniro de Arturo Ui", kun Peter Palitzsch) ĉe la Berlina Ensemblo (BE)
  • 1961 Frau Flinz ("Sinjorino Flinz", kun Peter Palitzsch) ĉe la BE
  • 1962 Die Tage der Commune ("La tago de la Komunumo", kun Joachim Tenschert) ĉe la BE
  • 1964 Coriolan (kun Joachim Tenschert) ĉe la BE
  • 1965 In der Sache J. Robert Oppenheimer ĉe la BE
  • 1971 Coriolanus ĉe la National Theatre London (kun Joachim Tenschert)
  • 1972 Leben und Tod Richard des Dritten ("Vivo kaj morto de Rikardo la tria"), ĉe la Deutsches Theater en Berlino
  • 1973 ĝis 1976 ĉe la zurika teatro Schauspielhaus Zürich: Jegor Bulytschow und dieanderen (J.B. kaj la aliaj), Richard III. (Rikardo la 3-a), Der gute Mensch von Sezuan ("La bona homo de Seĉŭan")
  • 1977 Galileo Galilei (kun Joachim Tenschert) ĉe la BE
  • 1978 Großer Frieden "Granda paco" (kun Joachim Tenschert) ĉe la BE
  • 1980 Jegor Bulytschow ĉe la BE
  • 1982 Johann Faustus (kun Joachim Tenschert) ĉe la BE
  • 1983 Wallenstein ĉe la Burgtheater Vieno
  • 1990 Der Prinz vom Homburg ĉe la zurika teatro Schauspielhaus Zürich
  • 1989 Der Selbstmörder ("La memmortigisto" ĉe la BE
  • 1992 Die Abenteuer des braven Soldaten Schwejk ("La aventuroj de la brava soldato Ŝvejk" ĉe la BE
  • 1996 Der gute Mensch von Sezuan ("La bona homo de Seĉŭan") ĉe la teatro de Meiningen
  • 1999 Gefährliche Liebschaften ("Danĝeraj amaferoj") ĉe la Theater des Ostens (Berlino)
  • 2000 Jedermann ĉe la WTT Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
  • 2002 Celestina ĉe la WTT Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1957: Katzgraben (teatraĵo filmita)
  • 1958: La patrino (teatraĵo filmita)
  • 1960: Mutter Courage und ihre Kinder ("Patrino Courage kaj ŝiaj infanoj") ĉe la DEFA (kun Peter Palitzsch)
  • 1971: Optimisma tragedio (TV)
  • 1973: Zement (Cemento)
  • 1975: Die unheilige Sophia ("La malsankta Sofia"), filmo de la televido de la GDR 1979: Happy End

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1959 Nationalpreis der DDR III. Klasse für Kunst und Literatur (Nacia premio de la GDR, 3-a klaso pri arto kaj literaturo) (kune kun Peter Palitzsch)
  • 1960 Preis des Theaters der Nationen (Premio de la Teatro de la Nacioj, Parizo)
  • 1960 Preis der Pariser Kritiker (Premio de la Parizaj Kritikistoj)
  • 1961 Nationalpreis der DDR (Nacia premio de la GDR, kolektive)
  • 1979 Ora Vaterländischer Verdienstorden (Patruja ordeno pro merito en oro)
  • 1984 Karl-Marx-Ordeno (Karlo-Marks-ordeno)
  • 1989 Nationalpreis der DDR I. Klasse für Kunst und Literatur (Nacia premio de la GDR, 1-a klaso por arto kaj literaturo)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1958 Über Regiearbeit mit Laienkünstlern ("Pri reĝisorado kun laikaj artistoj"). VEB Friedrich Hofmeister, Musikverlag, Lizenz-Nr. 484-250/291/58, Leipzig
  • 1967 Notate. Über die Arbeit des Berliner Ensembles 1956 bis 1966 ("Notoj. Pri la laboro de la Berlina Ensemblo de 1956 ĝis 1966"). Aufbau-Verlag kaj Suhrkamp Verlag
  • 1973 Schriften – Arbeit mit Brecht ("Skribaĵoj - laboro kun Breĥto"). Henschelverlag Kunst und Gesellschaft
  • 1974 Theater und Wissenschaft. Überlegungen für das Theater von heute und morgen ("Teatro kaj scienco. Pensado pri la teatro de hodiaŭ kaj de morgaŭ"). Verlag Carl Hanser, ISBN 978-3-446-11926-0
  • 1982 Theater in Diskussion ("Teatro en diskuto"). Henschelverlag Kunst und Gesellschaft, Berlino.
  • 2000 Erinnern ist leben. Eine dramatische Autobiographie ("Memori estas vivi. Drameca membiografio"). Faber & Faber, Lepsiko.
  • 2004 Brecht-Theater – eine Chance für die Zukunft? Arkivigite je 2011-02-19 per la retarkivo Wayback Machine ("Breĥt-teatro - ĉu ŝanco por la estonteco?")
  • 2004 Politisches Theater und Philosophie der Praxis oder Wie Brecht Theater machte. Ein Interview mit Manfred Wekwerth Arkivigite je 2011-02-19 per la retarkivo Wayback Machine ("Politika teatro kaj filozofio de la praktiko, aŭ: Kiel Breĥto faris teatron")
  • 2009 Mut zum Genuss: Ein Brecht-Handbuch für Spieler, Zuschauer, Mitstreiter und Streiter ("Kuraĝigo al ĝuo: Breĥt-manlibro por aktoroj, spektantoj, kunlunktantoj kaj disputantoj"). Kai Homilius Verlag, Berlino.

Literaturo pri Wekwerth[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]