Mangailustrita romano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mangailustrita romano (japane ライトノベル [rajto noberu], laŭ la angla light novel) estas ĝenro de romanoj kun mangaaj kaj animeaj ilustraĵoj. Ĝi estas por junuloj 10-20-jaraĝaj. La termino "light novel" estas ŭasei-eigo aŭ Japanlingva termino bazita sur anglalingvaj vortoj. En Japana lingvo oni uzas novel por romano pro influo de Angla lingvo.

Light novel estas ofte seriigata en literaturaj gazetoj. Eldonantoj ofte aranĝas popularan serion en animeon aŭ aliajn amaskomunikilojn. Light novel enhavas vastajn ĝenrojn: romanco, sciencfikcio, fantasto, krimliteraturo ktp.

Vortoprovizo de Light Novel[redakti | redakti fonton]

Oni havas diversajn opiniojn pri vortoprovizo de "light novel". Plej konata vortoprovizo estas ke afiŝantoj en forumo en konektservanto NIFTY-Serve, faris la nomon. Iuj verkistoj malŝatas la nomon ĉar "light novel" laŭvorte signifas "facila novelo". Aliaj nomoj, Juvenile(ジュブナイル [ĝubunajru] lit. knaba aŭ junula), Young Adult Shosetsu(ヤングアダルト小説 [jangu adaruto ŝo:secu] lit. romano por preadoltoj) estas uzata far eldonejoj. Alimaniere, citante proprajn o-vortojn, oni uzas romanoj tiaj Kadokawa Sneaker BunkoDengeki Bunko por la ĝenro. Ŝatantoj nomas ankaŭ Ranobe (ラノベ; En Japana lingvo oni ne distigas r-l kaj v-b)

Diskuto pri difino de Light Novel[redakti | redakti fonton]

Oni ne certe distingas Light Novel de aliaj romanoj, la difino de Light Novel estas ankoraŭ ne difinita, oni diskutas por konkretan difinon por ĝi.

En tia diskuto, la afiŝaĵo en retforumo 2ch pri Light Novel, estas ofte citata por la klarigo.

Kiujn vi konsideras tiuj, estas "Light Novel". Tamen vi ne ĉiam povus akiri konsentojn de aliaj personoj.

La sekvantaj estas konataj opinioj. Ili mencias ankaŭ distingaĵoj.

Ilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

Multaj konsideras ke Light Novel estas romanoj ilustritaj per animeaj kaj mangaaj bildoj. Ilustristoj ofte specialiĝis por ilustrado, tamen multaj laboras ankaŭ kiel mangaverkisto aŭ animeisto. Eldonejoj ĉiam metas nomon de ilustrinto ĉe kovrilo kun verkinto por ke aĉetantoj juĝas bildojn. Nomoj mangailustrita romano kaj amineilustrita romano estas laŭ la difino.

Fikciuloj[redakti | redakti fonton]

Oni nomas Light Novel ankaŭ fikciulema romano (キャラクター小説 [kjarakta: ŝo:secu]). En la ĝenro, verkistoj koncentrigas skribi fikciulojn, pro tio fikciuloj ofte havas specialajn karakterizaĵojn. Alie, la verkistoj ofte skribas pli multe dirojn de fikciuloj ol en aliaj ĝenroj.

Etikedoj[redakti | redakti fonton]

La libroj de Light Novel estas vendataj per specialaj etikedoj de "Light Novel" de eldonejoj. Nuntempe, diversaj eldonejoj kreas etikedojn por vendi la librojn. Pro tio, oni ofte nomas la ĝenron citante etikedojn, ekzemple Romanoj kiel Kadokawa Sneaker Bunko. Light Novel estas venditaj per formo de poŝlibro (ĉ. 173×105mm), por ebligi junajn legantojn facile aĉetadi dum aliaj romanoj estas venditaj per multekosta libro.

Etikedoj[redakti | redakti fonton]

Light novel[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]