Manglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Manglo
Rizoforejo
Rizoforejo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Rizoforacoj Rhizophoraceae
Genro: Rhizophora
Specio: R. mangle
Rhizophora mangle
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Rhizophora mangle - Muzeo de Tuluzo

La manglo (Rhizophora mangle), origine neotropisa kaj afrotropisa arbospecio, nuntempe estas disvastigita en la estuaraj ekosistemoj tra la Tropikoj. Ĝiaj vivonaskaj "semoj", nomitaj propageroj, iĝas tute maturaj plantoj antaŭ ol defali de la patrina arbo. La propageroj estas dissemitaj per akvo ĝis eventuala enradikiĝo en la neprofunda maro. Manglo vegetas sur aeraj radikoj, kiuj arke leviĝas super la akvonivelo, prezentante la tipan mangrovoaspekton.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La manglo estas aprezita planto por la marbordaj ekosistemoj de Florido, Luiziano, kaj Teksaso. En sia hejma vivmedio Brazilo, ĝi estas minacata de invadaj specioj kiel ekzemple la ruĝa pipro Schinus terebinthifolius. La manglo mem estas konsiderata kiel invada specio en iuj lokoj kia Havajo, kie ĝi konstituas unuspeciajn densaĵojn [1] . Densaĵoj de R. mangle, tamen, estas konataj por provizi je oportunaĵoj de nestado kaj ĉasado favore al diversa gamo de organismoj, inkluzive de fiŝoj, birdoj, kaj krokodiloj.

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

Mangloj troviĝas en subtropikaj kaj tropikaj areoj en ambaŭ duongloboj, etendiĝante ĝis proksimume 28°. Ili marborde vegetas en saleta akvo kaj en salaj marĉoj. Ĉar ili estas bone adaptitaj al sala akvo, ili prosperas kie multaj aliaj plantoj fiaskas, kaj kreas siajn proprajn ekosistemojn, la mangrovojnmanglejojn. Rhizophora mangle ofte estas trovata kune kun Laguncularia racemosa, Avicennia germinans, kaj Conocarpus erectus. Danke al stabiligado de siaj ĉirkaŭaĵoj, mangloj kreas komunumon por aliaj plantoj kaj bestoj (kiel mangrovaj kraboj) por postvivi. Kvankam radikite en grundo, mangrovaj radikoj ofte estas inunditaj en akvo dum pluraj horoj aŭ ĉiam. Ĝenerale la radikoj ankriĝas sur sablaargila bazo kiu iome protektas kontraŭ la ondoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Propageroj kreskantaj antaŭ ol defali de la patrina arbo. Vieques (Porto-Riko).

Mangloj estas facile rekoneblaj pro siaj unikaj aeraj radiksistemoj kaj vivonaskaj semoj. La aeraj radikoj de manglo pendigas ĝin super la akvo, per tio prezentante al arbo plian subtenon kaj protekton. Ili ankaŭ helpas la arbon por kontraŭi mankon de oksigeno permesante al ĝi direktan enprenadon de aero tra la radika strukturo.

La manglo povas atingi altecon ĝis 24 metroj je idealaj cirkonstancoj, tamen kutime havas pli modestan altecon de 6 metroj. Ĝia arboŝelo estas dika kaj je koloro griz-bruna. La folioj larĝas 2,5 ĝis 5 centimetrojn kaj longas 7,5 ĝis 13 centimetrojn, estas glat-randaj kaj formoelipsaj. Ili estas pli malhel-verdaj pinte ol baze. Printempe la arbo montras pal-flavajn florojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Folioj, burĝono, floroj, propagero (Venezuelo).

Kiel vivonaskanta planto, R. mangle kreas propageron kiu fakte estas vivanta arbo. Kvankam similante longigitan guŝon, la plenkreskita propagero en la mangrovo kapablas radiki kaj produkti novan arbon. La arboj estas monoikaj, kapablaj de najbara polenadoventopolenado. La frukto ne trapasas letargian fazon kiel semon, sed fakte progresas al viva planto antaŭ ol forlasi sian patrinan arbon. Mangla propagero povas flosi en saleta akvo pli ol jaron antaŭ ol radikiĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allen, J.A., 1998. Mangroves as Alien Species: The Case of Hawaii. Global Ecology and Biogeographical Letters, 7:61-71

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]