Mangue Beat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mangue beat)

Mangue Beat estas muzika movado el nordorienta Brazilo en la federaciero Pernambuko. Mangue Beat ekestis kiel stilo de brazila muziko per la muzikgrupoj Chico Science kaj Nação Zumbi same kiel Mundo Livre S/A [Libera Mondo anonima societo] fine de la 1980-aj jaroj. La bandoj loĝantaj en la ĉefurbo Recife miksis regionajn muzikstilojn (ekzemple kokon, cirandon, emboladon, marakatuon) kun tutmondaj stiloj (ekzemple Nova Ondo, repo, funko, soŭlo ktp.). Celo de la movado Mangue estas ligi la riĉajn regionajn tradiciojn per aktualaj elementoj de tutmondaj muzikstiloj, por tiamaniere revivigi la proprajn muzikajn tradiciojn kaj fortikigi la lokan memkonscion. Simila celaro jam ekzistis je la tropikaliismo de 1960-aj jaroj. La kantotekstoj kritikas la socialekonomian situacion de la homoj kaj la maljustecon.

La nomo Mangue Beat ekestis kiel metaforo por la kultura kaj muzika riĉeco en Recife, ĉar Recife estis konstruita super mangrovo-marĉoj Manguezais [mangrovoj] estas ekologia sistemo en la regiono. Komence la movado nomiĝis Mangue Bit; ĵurnalistoj el suda Brazilo transfuŝis ĝin al Mangue Beat.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Philip Galinsky: Maracatu Atomico. Tradition, Modernity, and Postmodernity in the Mangue Movement of Recife, Brazil. Routledge Chapman & Hall, Novjorko 2002, ISBN 0-415-94022-2.
  • José Teles: Do frevo ao manguebeat. Editora 34 Ltda, San-Paŭlo 2000, ISBN 8573261897.

Fonto[redakti | redakti fonton]

http://othes.univie.ac.at/26144/1/2013-01-23_0703130.pdf