Manhatano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manhattan)
Horizontala vida panoramo de Manhatano el la flanko de Nov-Ĵerzejo je februaro 2017. Jen listo de famaj konstruaĵoj: 1. Time Warner Center, 2. 220 Central Park Sul S, 3. One57, 4. 432 Park Avenue, 5. Chrysler Building, 6. Bank of America Tower, 7. Konstruaĵo Conde Nast, 8. The New York Times Building, 9. Empire State Building, 10. Hudson Yards, 13. 30 Park Lugar, 14. Woolworth Building, 15. 40 Wall Street, 16. Three World Trade Center, 17. Four World Trade Center, 18. One World Trade Center.
Horizontala vida panoramo de Manhatano el la flanko de Nov-Ĵerzejo je februaro 2017. Jen listo de famaj konstruaĵoj: 1. Time Warner Center, 2. 220 Central Park Sul S, 3. One57, 4. 432 Park Avenue, 5. Chrysler Building, 6. Bank of America Tower, 7. Konstruaĵo Conde Nast, 8. The New York Times Building, 9. Empire State Building, 10. Hudson Yards, 13. 30 Park Lugar, 14. Woolworth Building, 15. 40 Wall Street, 16. Three World Trade Center, 17. Four World Trade Center, 18. One World Trade Center.
Manhatano
Fotomontaĵo
borough of New York City

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Nov-Jorkio
Kantono Novjorko (identa al Manhatano)
Urbo Novjorko
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 694 251  (2020) [+]
Loĝdenso 50 454 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 74° 0′ U (mapo)40.728333333333-73.994166666667Koordinatoj: 40° 44′ N, 74° 0′ U (mapo) [+]
Alto 85 m [+]
Areo 33,58 km² (3 358 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Desegno de Manhatanaj kvartaloj.
Manhatano (New York)
Manhatano (New York)
DEC
Manhatano
Manhatano
Situo de Manhatano
Manhatano (Usono)
Manhatano (Usono)
DEC
Manhatano
Manhatano
Situo de Manhatano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manhattan, New York City [+]
vdr

Manhatano (angle Manhattan) estas insula komunumo de Novjorko, Nov-Jorkio, Usono, identa al la administra Kantono Novjorko. Kun loĝantaro en 2006 de 1.611.581 homoj, en terareo da 22,96 kvadratmejloj (59,47 km²), ĝi estas la plej dense enloĝata kantono en Usono, kun 66.940 enloĝntoj po kvadratmejlo (25.846/km²). Ĝi ankaŭ estas la due plej riĉa kantono en Usono. La komunumo konsistas el Insulo Manhatano, Insulo Roosevelt, Insulo Randalls, kaj preskaŭ unu dekono da Insulo Ellis, la superakva parto de Insulo Libereco, kelkaj multe malpli grandaj insuloj, kaj malgranda parto de la kontinenta Nov-Jorkio, tuj apud Bronkso.

Manhatano estas grava komerca, financa, kaj kultura centro de Usono kaj, iome, de la mondo. La plimulto da radiaj, telelvidaj, kaj telekomunikadaj kompanioj en Usono estas bazitaj ĉi tie, same por multaj novaĵaj, magazinaj, libraj, kaj alispecaj eldonejoj. Manhatano enhavas multajn famajn rekonilojn, turismajn allogaĵojn, muzeojn, kaj universitatojn. Ankaŭ en Manhatano troviĝas la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj. Manhatano enhavas la plej grandan centran komerco-distrikton en Usono, kaj tie troviĝas ambaŭ la Novjorka Borso kaj NASDAQ, kaj estas la hejmo de la plej granda nombro da entreprenstabejoj en la nacio. Ĝi estas nedisputeble la centro de Novjorko kaj de la Novjorka urba regiono, enhavante la urbajn registarejojn, kaj la plej grandan parton da postenoj, komercoj, kaj distraĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas de la vorto Manna-hata, kiel skribita en 1609 en la taglibro de Robert Juet, oficisto en la jaĥto Halve Maen (Duonluno) de Henry Hudson. Mapo de 1610 dufoje enhavas la nomon Manahata, ĉe ambaŭ la orienta kaj okcidenta bordoj de la Rivero Mauritius (poste nomita la Rivero Hudson). Oni tradukas la vorton "Manhatano" kiel "insulon de multaj montetoj" de la lenapa lingvo. La Enciklopedio de Novjorko proponas aliajn devenojn, inkluzive de vortoj el la munsea dialekto de la lenapa: manahachtanienk ("loko de ĝenerala ebrieco"), manahatouh ("loko kie oni akiras lignaĵojn por arkojn kaj arkpafilojn"), aŭ menatay ("insulo").

La nederlandanoj aĉetis la insulon en 1626 de indianoj por 60 guldenoj da komercaĵoj. En 1664 la britoj forprenis la insulon.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj kvartaloj de Manhatano:

  • Wall Street - "Murstrato" - la financa centro de la insulo, se ne de la mondo.
  • Midtown - "Mezurbo" - centro de usona amaskomuniko (eldonejoj, televido, komerca propagando, ktp), modo, kaj la centraj oficejoj de grandaj kompanioj kaj de UNO
  • Greenwich Village - "Vilaĝo de Grenviĉo" - tradicie juna kaj avangarda, sed nun plejparte juna kaj profesia
  • Harlem - la kultura ĉefurbo de nigra Usono
  • Upper East Side - "Supra Orienta Flanko" - muzeoj kaj la apartamentoj de la riĉularo
  • Upper West Side - "Supra Okcidenta Flanko" - apartamentoj de la profesiuloj
  • Broadway - "Larĝa Vojo" - centro de usona teatro

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Broadway ankaŭ estas strato: en la tempo de la indianoj, ĝi estis la ĉefa vojo trans la insulo. Nun ĝi estas longa strato.

Manhatano estas la centro de fervojoj kaj aŭtovojoj de Novjorko kaj ĝiaj antaŭurboj.

Madison SquarePlaco Madison estas formita de la intersekco de la Kvina Avenuo kaj Broadway ĉe la 23a Strato en Novjorko nome ĉe la borough Manhatano. La placo ricevis sian nomon el James Madison, kvara Prezidento de Usono. La Flatiron Building (Gladilo Konstruaĵo) estas lokata tie, unu de la famega konstruaĵoj en la urbo.

Kanal-strato (angle Canal Street) estas ĉefstrato en la suda parto de Manhatano.

La riĉaj kaj la malriĉaj loĝas en Manhatano: la burĝaro estas juna kaj malgranda.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Urbaj panoramioj[redakti | redakti fonton]

360 ° - Panorama vido de Manhatano de la Empire State Building

Manhatano de Nov-Ĵerzejo

Urbocentro de Manhatano de G.A.-Konstruaĵo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Manhattan, Midtown West, Hamilton Park, de tago al nokto