Mani (diino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mani estas diino de brazilaj indiĝenoj Tupioj. Laŭ legendo, virga filino de granda tuxaua (ŝamano) gravediĝis de spirito kaj ŝi naskis blankan knabinon, kiu nomiĝis Mani. La infaneto frue marŝis kaj parolis, indiĝenoj de multaj aliaj triboj venis por vidi ŝin. Kiam ŝi estis unu jaraĝa, ŝi mortis sen sufero aŭ malsano. La indiĝenoj, malĝojege, sepultis ŝin ene la domo, laŭ ilia moro, kaj akvumis la tombo por ke ŝia karno putrigu kaj ili povas fari la enterigon de ŝiaj ostoj, kiel okazas ankoraŭ hodiaŭ en multaj kulturoj. Dum tiu tempo, granda malsato venis sur la tero, indiĝenoj, fosis la tombon de Mani por eliris ŝiajn ostojn, sed anstataŭ ostojn, ili trovis manĝebla radikon, kiun ili nomis maniokon (Mani en la domo). Tiel, ili lernis la agrikulturon.

Aliaj indiĝenoj nomas ŝin Atiôlô kaj, kompreneble, estas multaj variaĵoj pri la leĝendo.