Manifesto de Prago (Rusio)
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 27 Aŭg. 2011.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Ĉi tiu artikolo temas pri plano faligi la komunisman reĝimon en Rusio dum la dua mondmilito. Se vi serĉas informojn pri la samnoma esperantista deklaro, vidu la paĝon Manifesto de Prago. |
La Manifesto de Prago (ruse Пражский Манифест) estas dokumento, kiu estis kreita fare de kelkaj membroj de la Komitato por la liberigo de la popoloj de Rusio – antikomunisma koalicio de eksaj sovetaj armeanoj kaj civitanoj kiu celis faligi la sovetunian diktatoron Josif Stalin kaj establi demokratian registaron en Rusio – en alianco kun nazia Germanio dum la dua mondmilito.

