Manifesto de Raŭmo
La Manifesto de Raŭmo aŭ Raŭma manifesto estis verkita de unu el tri laborgrupoj pri la kongresa temo "Esperanto en la 80aj jaroj" de la 36-a IJK en Raŭmo, Finnlando. Ĉefe redaktis ĝin Giorgio Silfer kaj Jouko Lindstedt. La teksto ne estis prezentita al la du aliaj laborgrupoj nek al la plenkunsido, sed rekte prezentita al la kongresanoj. Ĝis la fino de la jaro 1980 subskribis ĝin proksimume cent homoj (listo kun nomoj[1]). Malgraŭ la iom nekutima estiĝo (kaj kelkfoje iom nekutima lingvaĵo) ĝi grandparte esprimas la opinion de la diskutintaj junuloj.
Estiĝis en Raŭmo krom la Manifesto ankaŭ dua teksto, Esperanto en la 80-aj jaroj kun tri partoj "Celoj kaj konstatoj", "Metodoj kaj rekomendoj" kaj "Informado ekstera"; Ziko Sikosek mencias kaj komentas ambaŭ tekstojn el Raŭmo en sia libro "Esperanto sen mitoj".[2]
Estas rimarkinde, ke la revuo Esperanto bezonis ĉ. dek jarojn, ĝis kiam ĝi publikigis la tekston de la Manifesto. Antaŭe kaj poste okazis diskutoj en diversaj gazetoj. Eble la plej malbone komprenata parto de la Manifesto estas la paragrafo "Niaj celoj" kun la frazo "Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn …" (sekvas kvar valoroj). Kontraste en diskutoj oni ofte erare asertis, ke anoj de la manifesto ne volus disvastigi Esperanton, sed nur ĝui la lingvon.[3]
Necesas distingi la tekston de la manifesto disde la raŭmismo, kiun ideologie nutras ankaŭ aliaj dokumentoj: la kulturpolitikaj raportoj de LF-koop (1980-1998), la Konkludoj de Segedo (1988), la studoj de kelkaj sociologoj, la Kvintezo (unua parto de la Pakto por la Esperanta Civito, 1998). En ĉiu punkto la "raŭmistoj" sekvas la ideojn de la manifesto; sed al kelkaj ŝajnas ke la disvastigado de Esperanto ricevas malpli da atento, kio povus klarigi la menciitan misinterpreton de la 'Manifesto de Raŭmo' mem.
Enhavo |
Manifesto de Raŭmo [redakti]
Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (25-a de julio - 1-a de aŭgusto 1980) la temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj".
Ĝi ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin. La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis 31-a de decembro 1980. FEJO, ĉe s-ro B. Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41.
Krizo de identeco [redakti]
La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UN devas adopti Esperanton / ktp - kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.
Kritiko de praceloj [redakti]
Ni kredas ke:
- la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj - oni havu alternativajn celojn;
- la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel help-lingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.
Niaj celoj [redakti]
Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:
- propedeŭtiko por lingvoinstruado;
- kontaktoj inter ordinaraj homoj;
- kontaktoj sendiskriminaciaj;
- novtipa internacia kulturo.
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.
La kongresoj kiel vojo al kresko [redakti]
Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.
(sen titolo) [redakti]
Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Manifesto de Raŭmo
- ↑ Tiu parto legeblas en soc.culture.esperanto
- ↑ Ziko van Dijk citas en sia libro "Esperanto sen mitoj" ekzemple Frank Stocker (kaj tuj korektas ties eraran aserton): Stocker opiniis ke raŭmismo signifas "viva kulturo de minoritato sen la celo de plia disvastigo"soc.culture.esperanto
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Dudek jarojn post Raŭmo: Ĉu ni diras "ion kulture originalan kaj internacie valoran"? Tekstoj el seminario en Helsinko, la 22an de julio 2000
La manifesto de Raŭmo